
🍴 Tempuro estas japana manĝaĵo, konsistanta el fiŝoj, salikokoj kaj legomoj, frititaj en pastaĵo.
---> #5045600 ☺

Ion tian mi legis en:
http://vortaro.net/#tempuro
La fiŝoj naĝas inter la legomoj ktp.... :-)

🍴 Bonan apetiton!

(Min iomete surprizis, ke malvarmiĝo kaŭzas moliĝon de tiu manĝaĵo. Nu, miaj fizikaj kaj gastronomiaj scioj certe estas nesufiĉaj. Ĉu vi povas klarigi tion?)

Tute ne. Mi devis legi pri tempuro en PIV. Mi kredis, ke temas pri ... matraco farita el ia speciala plastaĵo.... Sed temas ne pri plastaĵo, sed pri "senloa" pastaĵo, kiel vi konfirmis. :-)
Cetere tiu ŝaŭma plastaĵo nomata Tempuro (elpensita por lanĉi homojn en kosmoŝipo, sed neniam uzita tiucele) MALmoliĝas pro malvarmiĝo.
Sed la frazo povus estigi utilan (aŭ almenaŭ amuzan) ideon: ĉu eblus bredi fiŝojn kaj salikokojn en akvomatraco? Varmiĝinte post tutnokta kuŝo sur ĝi, oni povus matene tuj manĝi la tempuron, antaŭ ol ĝi malvarmiĝas.
Jes, mi scias... miaj ŝraŭboj ne estas rustofiksiĝintaj. Tamen nur de tempo al tempo iu el ili elfalis :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4516328
added by GrizaLeono, April 6, 2016
linked by GrizaLeono, April 6, 2016