
(eo) Mi suspektas, ke la unua frazo jam estas tradukajho, kaj ne estas ghusta. En Esperanto demando pri "vi iras" estas komprenebla nur kiel vera demando pri tio, kio efektive estas okazanta, dum en la ceteraj lingvoj, ankau en tiuj, en kiuj oni havas gramatike kvazauan as-formon, la frazo esprimas demandon (kiu efektive estas instigo pli ol vera demando) pri tio, kion la alparolato eble faros. Tial mi dirus : "vi iros" au : "vi volas iri". En la franca oni dirus egale bone : "Viens-tu ?" ou : "Veux-tu venir ?"
(fr) J'ai l'impression que la première phrase ci-dessus est déjà une traduction, et qu'elle n'est pas correcte. En espéranto la question avec le présent "iras" ne peut être comprise que comme une vraie question au sujet de ce qui est en train de se passer, tandis que dans les autres langues, y compris celles qui ont grammaticalement en apparence un présent, la question porte sur ce que la personne à laquelle on s'adresse fera peut-être (et l'invite à le faire). C'est pourquoi je dirais : "vi iros" (littéralement : "tu iras") ou : "vi volas iri" (littéralement : "tu veux aller"). En français, on dirait également bien : "Viens-tu ?" ou : "Veux-tu venir ?"

Jes, certe vi pravas. Tio estas pli ekzakta traduko de la angla frazo.
Sed ekzakteco ne ĉiam estas la plej grava en la Tatoeba-projekto.
Ofte oni povas preferi simplecon, sed malgraŭ tio la afero restu komprenebla.
Mi ŝanĝis.
Amike

(eo) Pardonon ! Malklare mi klarigis.
Per "la unua frazo" mi celis la frazon en Esperanto, kiu tiam staris supre. Sed mia korektopropono temis pri "vi iras".
Oni do havu : "Mi iras eksteren por ludi." [se oni supozos,ke la parolanto jam estas iranta"], au : "Mi iros eksteren por ludi." [se oni supozos,ke la parolanto ankorau nur intencas tiel fari kaj anoncas, ke li faros] ; "Mi volas iri eksteren..." estas ebla, sed, lau mia opinio, malpli bona, char tro multon ghi diras. Kaj, poste : "CHu vi iros kun mi ?" (au, malpli bone : "CHu vi volas iri kun mi ?")
Senkulpigumin : uzi la supersignitajn literojn estus por mi tre temporabe.

Dankon pro via klarigo.
Kion vi opinias? Ĉu mi povus lasi mian version malgraŭ ĉio?

(fs) Pardonu, ke mi ne respondis !
Certe oni devas korekti la frazon (kiu efektive estas dufrazaĵo). Mi rekomendas la jenon : "Mi iros eksteren por ludi. Ĉu vi iros kun mi ?", simile al la frazo 522067-a (kun tiu escepto, ke antau la demandosigno devas veni spaceto, pri kio oni vidu alifrazajn komentariojn miajn), au : "Mi iros eksteren por ludi. Ĉu vi volas iri kun mi ?".

Ĝi ja estas la traduko de la angla frazo.
Kaj tiu signifas, ke mi estas iranta eksteren kaj mi demandas iun, ĉu li nun iras kun mi.
Ĉu vi komprenas? Ĉio okazas en la nuna tempo.
Mi opinias, ke mia frazo rilate de la angla ne malĝustas.

(eo) Tio estas traduko de la vortoj de la angla frazo, sed ne traduko de tiu frazo mem en facile imageblaj cirkonstancoj, kaj precipe ne de la dufrazaĵo. Iun kunirantan kun oni oni vidas, krom se oni estas blindulo aŭ ial oni estas malhelpata vidi la kuniranton. Se mi aŭdas ne vidatan kunpaŝanton, mi eble volos scii, kiu kunpaŝas. Tiam mi eble demandos : "Kiu iras kun mi ?", aŭ, se mi suspektas, ke la kuniranto eble estas, ekzemple, mia amiko Jakobo : "Ĉu vi, Jakobo, iras kun mi ?" Sed la tuto de la du frazoj "Mi iras eksteren? Ĉu vi iras kun mi ?" apenaŭ estas pensebla. Kun "Mi volas iri eksteren [...]", kio signifas, ke la parolanto ankoraŭ ne estas iranta, la posta demando ŝajnas plene sensenca.

Sed, mi jam estas iranta eksteren - kial aŭ kien ne gravas - kaj preterirade mi demandas iun, ĉu li havas emon akompani min nun.
Ĉio okazas samtempe.
Cetere la Tatoeba-projekto deziras montri la lingvojn de la ĉiutaga vivo, ĉu ne?

(eo) Responde al la lasta responda komentario de "Espi":
Ŝajnas al mi, ke temas pri maldistingado de "as" kaj "u" aŭ "os", kiuj du estas tre proksimaj unu al la alia. Mi ne sufiĉe precize konas la sistemon de la lingvo germana, ke mi estu certa, ĉu tion kaŭzis influo de tiu lingvo. Sed ne la kaŭzo gravas.
Se vi "demandas iun, ĉu [tiu] havas emon akompani [vin] nun", la demandato ne "samtempe" iras, sed nur eble poste intencos kuniri(post la faro de la instiga demando kaj ioma pripensado).
Prefere la iniciatintojn de "Tatoeba" oni demandu pri tio, kion ili deziras, ol min. Sed mi ne kaptas, kio estus pli ĉiutageca, por demandi iun, kion tiu volas fari, en "Ĉu vi iras ?" ol en "Ĉu vi volas iri ?" aŭ "Ĉu vi iros ?"

fs: Se vi "demandas iun, ĉu [tiu] havas emon akompani [vin] nun", la demandato ne "samtempe" iras, sed nur eble poste intencos kuniri(post la faro de la instiga demando kaj ioma pripensado).
Mi do demandas iun, ĉu li NUN (ne poste!) kuniras.
Se mi deziras esprimi, ĉu li poste emas kuniri, mi kompreneble devus skribi, ĉu li iros kun mi.
Ĉu mi nun klarigis iomete plu?
Amike

(eo) Rea provo respondi al "Espi" (eble lasta provo, ĉar ŝajnas, ke "Espi" komprenas "nun" kaj "as" en maniero por mi ne divenebla) :
Ree mi diras, ke, se oni vidas iun kunirantan, oni ne bezonas tiun demandi, ĉu li aŭ ŝi estas kuniranta. Povas ja okazi "samtempe" mia (ek)irado kaj mia demandado al iu preterirade vidata, "ĉu [tiu] havas emon akompani min", sed tia demando jam ne havus sencon, se la pridemandato jam estus kuniranta, kaj ne nur instigata al kunirado. Sekve, la dufrazaĵo 511450-a ne havas sencon, sed oni devas ĝin korekti.

Dankon pro viaj detalaj priskriboj!
Mi korektis mian frazon kaj mi esperas, ke vi estos kontenta.
Amike
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #511425
added by Espi, September 14, 2010
linked by Espi, September 14, 2010
linked by autuno, September 14, 2010
linked by fs, September 16, 2010
edited by Espi, September 16, 2010
linked by martinod, March 18, 2011
linked by martinod, March 18, 2011
linked by martinod, March 18, 2011
linked by martinod, March 18, 2011
edited by Espi, May 16, 2011
linked by Matheus, July 8, 2013
linked by PaulP, October 13, 2015