
Laŭ "vortaro.net" (PIV): ĥemio → kemio
Laŭ RetaVortaro (ReVo): ĥemio
Kaj la Akademia Vortaro enhavas ambaŭ versiojn.
Kion ni faru? Kiu estas la plej oficiala vortaro?

La Akademia Vortaro estas la plej oficiala el tiuj, kiujn vi mencias.
PIV indikas per steleto, ke "ĥemio" estas funcdamenta.
En Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto, Zamenhof skribas "ĥemio".
"Kemio" estas oficialigita en la oka oficiala aldono (PIV indikas tion per la cifero 8 post la radiko).
Miascie ĝis nun neniu oficiala instanco maloficialigis la vorton "ĥemio". Do ambaŭ formoj estas bonaj laŭ Akademia Vortaro (kaj laŭ mi).
Mi proponus, ke Esperantisto, kiu ne kapablas bone prononci la vorton "ĥemio", aldonu frazon, en kiu estas "kemio" :-)

Multan dankon pro via klarigo.
Mi kredas, ke mi povas konsenti al vi.
Laŭ la AdE "kemio" ja nur estas moderna formo de "ĥemio".
Salutante ...

Ne dankinde, kara Espi.
Iu iam rimarkigis, ke estas pluraj kritikindaĵoj en la oka Oficiala Aldono. Tiu transiro de ĥ al k estas unu el ili.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #437229
added by GrizaLeono, September 14, 2010
linked by GrizaLeono, September 14, 2010
linked by riccioberto, July 14, 2011