
Propono: Vanigado de tempo ne estas vana, se ĝi estas plaĉa.

Al mi iom ĝenas la dufoja uzo de van-. Ĉu ne pli bone "Malŝparado de tempo ne estas vana, se tio plaĉas al vi"?

Laŭ la difino en PIV ĉiuokaze "vanigado" ne estas trafa elekto.
vanigi. = fari, ke io estu vana:
ĝi eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ellernis E-on;
vanigi ies projektojn, esperojn.
Ŝajnas al mi, ke la ideo de la frazo estas proksimume jena.
Tempopasigo senutila, sed plaĉa, ne estas sen utilo.
Por eviti vortripeton eblas skribi:
Tempo pasigata sencele, sed bele, ne estas malŝparata. (aŭ simile)
Ankaŭ via propono estas sufiĉe proksima al tio. "Ĝi" estas pli bona elekto ĉi tie, ĉar "tio" estas rilatigebla al la tuta antaŭa diraĵo (resp. la ĉefa frazo) "Malŝparado de tempo ne estas vana". Ĉu ne?
Mi trovas, ke korekti tiun frazon estas cerbumiga afero.
Unuflanke ŝajnas, ke la ripeto estas dezirinda por esprimi la paradokson, aliaflanke ĝi povas impresi banale.

Kio estas via opinio pri tiu propono?
> "Senutila tempopasigo ne estas vana, se ĝi plaĉas al vi."

+1
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, September 23, 2010
edited by pliiganto, September 23, 2010
linked by slavneui, December 12, 2010
edited by al_ex_an_der, October 26, 2014
linked by Rovo, July 5, 2019