menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #530200

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

GrizaLeono GrizaLeono July 13, 2011 July 13, 2011 at 2:16:46 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Jxan, kial vi uzas la nenecesan neologismon "lukri". Mi konsilas al vi uzi la vorton, kiun ĉiu (ankaŭ mi) senprobleme komprenos: "enspezi".

Amike salutas Leo

Espi Espi July 13, 2011 July 13, 2011 at 2:32:02 PM UTC flag Report link Permalink

Ankaŭ mi dirus "lukri" aŭ "perlabori".
Ĉar "enspezi" signifas: Enkasigo de mono.

jxan jxan July 13, 2011 July 13, 2011 at 6:53:03 PM UTC flag Report link Permalink

Nu, "enspezi" estus tute on ordo por mi. Sed mi ne volis uzi "enspezi" kaj "elspezi" en unu frazo.
Mia opinio estas, ke Esperanto ja estas plene vivanta kaj bela lingvo kaj laŭ mi ne estas malbona afero eluzi la eblecojn de la lingvo (ankaŭ rilate al la vortostoko). Ni ne ŝajnigu, ke Esperanto nur konsistas el 300 vortoj!

GrizaLeono GrizaLeono July 14, 2011 July 14, 2011 at 8:55:23 AM UTC flag Report link Permalink

Min tute ne ĝenus la du "spezoj" en la sama frazo, eĉ male. Sed tio estas afero pri stilo kaj preferoj, pri kiuj oni povas senfine diskuti.
Ankaŭ "perlabori" estas tute akceptebla vorto, sed mi eĉ ne komprenis la neologismon "lukri".
Se ĉiu aldonus neologismojn prenitajn el sia nacia lingvo, nia lingvo iĝus tute nelernebla.
Mi plene konsentas, ke ni kapablu uzi nian lingvon por esprimi ĉion ajn, sed mi same plene malkonsentas pri NEnecesaj neologismoj.

jxan jxan July 14, 2011 July 14, 2011 at 4:52:01 PM UTC flag Report link Permalink

Mi ne tutcertas laŭ kiuj kriterioj vi distingas nenecesajn neologismojn de "bonaj vortoj", sed ŝajnas al mi, ke vi pensas, ke mi inventis la vorton "lukri"?!
Male! En la reta vortaro "vortaro.info" vi trovos la terminon kaj ankaŭ en la Nova Plena Ilustrita Vortaro (eldono 2002) mi trovis la vorton (sur paĝo 694).
Do mi tute konsentas kun vi, ke estus malbona afero, se "ĉiu aldonus neologismojn prenitajn el sia nacia lingvo". Sed mi ne scias kiamaniere tio rilatas al tiu ĉi afero, ĉar evidente mi ne faris tion.

GrizaLeono GrizaLeono July 14, 2011 July 14, 2011 at 11:12:48 PM UTC flag Report link Permalink

@ Jxan: Mi tute ne pensis, ke vi mem elpensis la vorton "lukri". Nekomprenante vorton mi tuj serĉas ĝin per programeto, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj. La programeto ĉiam disponeblas en mia komputilo (Se vi volas ĝin: mi reskribis ĝin en RealBasic, mi volonte sendos al vi la fonton). Ĝi povas montri ĉiujn kapvortojn kaj de la malnova kaj de la nova PIV kun la etikedoj (aŭ "vinjetoj") kaj ilian tradukon en la nederlandan kaj kelkajn kromajn informojn, ekzemple "fortradukojn", kiujn mi nun pli kaj pli aldonas.
Gravaj etikedoj estas FU por "fundamenta" (en la papera PIV fundementecon indikas steleto) kaj numeroj, kiuj montras la oficialan aldonon faritan de Akademio de Esperanto. Ekzemple la radiko "vinjet" estas oficialigita en la unua oficiala aldono. Post la PIVa radiko/vorto "lukr/i" troviĝas en mia programeto: NEO, KOM; TR, ~o, ~a. Ili signifas: neologismo, komunuza, transitiva.
La samaj indikoj troviĝas en la papera PIV.
PIV fakte klarigas ĉiujn vortojn aŭ radikojn, kiuj estas iom ofte uzitaj en Esperanta literaturo. Tiel oni povas kompreni preskaŭ ĉiujn legatan tekstojn (cetere ankaŭ ekzistas listoj kun "nePIVaj vortoj".)
Bedaŭrinde ne ĉiu uzanto de vortaro legas ĉiujn enkondukojn kaj klarigojn kaj atentas ilin apud la vortoj.
Ofte okazas, ke iu ne tuj scias la Esperantan vorton (ekzemple dum diskuto) kaj divenas aŭ kreas iun. Tio estas unu el la problemoj de franclingvanoj, se mi povas kredi franclingva komencanto, al kiu mi diris, ke por ili la lernado de la vortlisto ne starigas problemon. Li diris, ke la plej granda problemo estas scii, ĉu la franca vorto ankaŭ estas la Esperanta :)
Aliaj ekzemplo: iranino, kiu ankaŭ scipovis la francan, diris al mi, ke ŝia "ŝofaĵo" malbone funkciis. (FR: chauffage - EO: hejtilo)
PIV ja informas pri la oficialeco, sed PIV ne estas norma vortaro, en la senco, ke ĝi ne montrus neoficialaĵojn.
Mi kunlaboras en laborgrupo, kiu provas "fortraduki" nenecesajn neologismojn, kaj se tio ne eblas, aldonas ĝin en listo de "oficialigindaj radikoj", kiu povus esti utila por akademianoj, kiuj fine decidu.
Zamenhof konsciis tiun problemon kaj en la unua internacia kongreso en Bulonjo ĉe Maro li proponis sian "Fundamenton" al iu Komisiono (mi devus serĉi la ĝustan nomon), kiu aprobis ĝin. Per ĝi li celis eviti nenecesajn neologismojn.
Ĉu mi rajtas doni ekzemplon, kiun ni antaŭ kelkaj tagoj diskutis en nia laborgrupo. Ie ĉe Tatoeba mi devis traduki la francan vorton "résolution". En PIV mi trovis "resolucio". Serĉante en interreto mi ie trovis fotografian vortaron, en kiu estas proponita "disigopovo" (mi devus kontroli, sed la tempo mankas). Mi sendis al nia grupo proponon fortraduki "resolucio". La provizoran rezulton oni povas trovi en la listo "Simplaj Samsignifaj Vortoj" ĉe http://www.bonalingvo.org
La nuna (ĉiam provizora) linio pri tio estas: resoluci·o (kiam temas pri bildoj) → disting·o·pov·o, bild·er·dens·ec·o
Evidente la PIVa vorto "resolucio" estis kelkfoje uzita, kiel vorto transprenita el la angla aŭ franca, eĉ iom tordita por eviti kolizion kun ĵus oficialigita vorto "rezolucio"...
Mi volas ankoraŭ aldoni, ke la fakto, ke vorto estas indikita en PIV kiel "Zamenhofa" ne necese signifas, ke ĝi estas fundamenta aŭ oficiala!
Oni povas imagi la problemojn, kiujn Zamenhof spertis elpensante tute novan lingvon... kaj oni sciu, ke li estis homo, do eraripova :)
Unu el liaj plej gravaj problemoj certe estis "atako" kontraŭ la gramatiko - vi sendube scias pri Ido.
Mi esperas, ke mia respondo iel respondu vian demandon.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Audio

by {{audio.author}} Unknown author

License: {{vm.getLicenseName(audio.license)}} {{vm.getLicenseName(audio.license)}}
Added
Last modified

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #520145Er verdient mehr Geld, als er ausgeben kann..

Li lukras pli da mono, ol li povas elspezi.

added by jxan, September 24, 2010

linked by jxan, September 24, 2010