menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #5304870

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

carlosalberto carlosalberto July 28, 2016 July 28, 2016 at 12:59:07 PM UTC flag Report link Permalink

naĝas per subakva masko ==> naĝas kun subakva masko [?]

nimfeo nimfeo July 28, 2016 July 28, 2016 at 2:24:01 PM UTC flag Report link Permalink

Fakte mi hezitas. La subakva masko ne naĝas kun mi, kaj mi uzas subakvan maskon por naĝi.
Kion opinias @PaulP pri tio?

PaulP PaulP July 30, 2016 July 30, 2016 at 8:23:13 AM UTC flag Report link Permalink

Mi komprenas vian dubon. Mi spontanee dirus "per", sed verŝajne "kun" ankaŭ estas defendebla.

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016, edited July 30, 2016 July 30, 2016 at 11:44:26 AM UTC, edited July 30, 2016 at 11:45:59 AM UTC flag Report link Permalink

Mi trovis:

Anonimulo en ĵurnalo ne estas viro kun masko, ĉar li estas viro sen vizaĝo.

Li persekutis kun glavo sian fraton.

Mi ne trovis: "per masko".

PaulP PaulP July 30, 2016 July 30, 2016 at 11:55:30 AM UTC flag Report link Permalink

La unua frazo certe kun "kun" laŭ mi. Vidu la jenan, de mi inventitan, frazon: La viro kun masko kaŝis sian vizaĝon per masko.

Pri la dua frazo ... se mi estus instruisto pri Esperanto kaj vidus tiun frazon en ekzameno, mi ruĝe strekus ĝin (eĉ se la verkinto nomiĝus Zamenhof :-) ). Jen plia inventaĵo mia: La viro kun la glavo persekutis sian fraton per glavo.

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016, edited July 31, 2016 July 30, 2016 at 1:12:03 PM UTC, edited July 31, 2016 at 12:04:10 PM UTC flag Report link Permalink

Jes ja. Sed, miaopinie, "mi povas naĝi kun masko", ne "per masko".

Parenteze: el “Plena Analiza Gramatiko”, paĝo 277:

”kun la tempo la forma nova elpuŝos la malnovan” Z

Rim. III. La lasta ekz-o estas la sola okazo, kie ‘kun’ estas uzebla ĉe instrument-adjekto.
Ĉe Z. oni trovas kelkfoje tiajn instrument-adjektajn ‘kun’: “gimnastiki kun laĉo”; “mezuri aliajn kun sia mezurilo”; ili ŝajnas plumeraroj.

Sed oni tamen povas pravigi ‘kun’, se la adjekto ne devas esti nepre instrumento de la ago: “persekuti iun kun glavo” Z (tenante la glavon en la mano).

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016 July 30, 2016 at 1:12:13 PM UTC flag Report link Permalink

Jes ja. Sed, miaopinie, "mi povas naĝi kun masko", ne "per masko".

nimfeo nimfeo July 30, 2016 July 30, 2016 at 3:49:41 PM UTC flag Report link Permalink

La frazo, kiun vi donas kiel ekzemplon, eltirita el la tekstaro, ne pravigas vian demonstradon. En mia frazo, masko vere rolas kiel helpilo al naĝado, dum en la frazo eltirita el "la Ondo de Esperanto", "masko" rolas kiel akcesoraĵo.

Komparu la frazojn de Alexmarcelo (1) kun tiu de GrizaLeono (2):
1 Tomo teruris Manjon per masko. "Masko" estas ĉi tie la terurilo ,ĝi rilatas al "teruris"
2 Kiu estas la ulo kun la masko? "Masko" estas ĉi tie akcesoraĵo, kiu ebligas priskribi la ulon, ĝi do rilatas al la ulo.

Miaopinie ambaŭ formoj validas.

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016 July 30, 2016 at 4:06:00 PM UTC flag Report link Permalink

Teruri per masko -- jes.

Naĝi kun masko -- jes.

Naĝi per masko (?) Miaopinie, ne.

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016, edited July 30, 2016 July 30, 2016 at 5:06:02 PM UTC, edited July 30, 2016 at 5:06:47 PM UTC flag Report link Permalink

per la piedoj k per unu brako li penis naĝi antaŭen [PIV] -- jes

per subakva masko li penis naĝi... (?) -- ne [miaopinie]

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016 July 30, 2016 at 5:22:14 PM UTC flag Report link Permalink

Frase n.º 5293195

nimfeo

epo
Li naĝas kun subakva masko.
fra
Il nage avec un masque de plongée.

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016 July 30, 2016 at 5:43:36 PM UTC flag Report link Permalink

1 trovo en La Ondo de Esperanto

Ili lernis fiŝkapti, kanotumi, rajdi ĉevale, naĝi kun akvolango.

PaulP PaulP July 30, 2016 July 30, 2016 at 5:54:56 PM UTC flag Report link Permalink

Mi pensas, ke baze troviĝas la demando, ĉu la masko helpas al naĝado, jes aŭ ne. Se ĝi helpas, tiam ĝi estas helpilo, kaj tiam oni uzu "per". Se ĝi estas nura akcesoraĵo, kiel bankostumo, kiu ne helpas la naĝadon, tiam estu "kun". Laŭ mi ambaŭ tezoj estas defendeblaj.

carlosalberto carlosalberto July 30, 2016, edited July 30, 2016 July 30, 2016 at 6:24:07 PM UTC, edited July 30, 2016 at 6:46:54 PM UTC flag Report link Permalink

Ĉu la masko pli helpas la naĝadon ol la bankostumo?

Ĉu la masko iel puŝas antaŭen la korpon de la naĝanto?

PaulP PaulP July 31, 2016, edited July 31, 2016 July 31, 2016 at 5:50:59 AM UTC, edited July 31, 2016 at 6:08:31 AM UTC flag Report link Permalink

Jes, la masko nepre pli helpas. Sen masko oni mortos post kelkaj minutoj sub la akvo; sen bankostumo oni povos naĝi senprobleme! Kompreneble, se oni pensas pri tiuj maskoj, kiuj estas konektitaj kun oksigenbotelo. Se oni pensas pri tiuj ludilaj maskoj, tiam ne, kaj tiam "kun" taŭgus. Vidu kiom da sencodiferenco povas kaŭzi unu prepozicio!

carlosalberto carlosalberto July 31, 2016, edited July 31, 2016 July 31, 2016 at 12:15:26 PM UTC, edited July 31, 2016 at 12:16:37 PM UTC flag Report link Permalink

>>Kompreneble, se oni pensas pri tiuj maskoj, kiuj estas konektitaj kun oksigenbotelo.

El PIV:

(Subakva) masko estas akcesoraĵo por subakva naĝado, ŝirmanta la okulojn kaj nazon kontraŭ akvo, kaj ebligante subakve klare vidi. #5309661

Ĉu oni naĝas 'per' tiaj maskoj?

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #4604258Tu nages avec un masque de plongée, n'est-ce pas ?.

Vi naĝas per subakva masko, ĉu ne?

added by nimfeo, July 28, 2016