
El la magazino "Monato" kun permeso de la eldonejo.

Ĉu ne troveblas analizebla vorto por "breksiĝi"?
"Brexit" miascie signifas "eliro de Britujo el Eŭropunio".
Ĉu ne pli klaras "La eliro/eksiĝo de Britujo el Eŭropunio profunde dividas favorantojn disde nefavorantojn..." aŭ io tia?

Mi fojfoje legis la vorton "Briteliro" por Brexit.

Dankon. Mi preferus tiun vorton al "breksiĝo". Eble temas pri "Britujeliro"

Dankon. Mi preferus tiun vorton al "breksiĝo". Eble temas pri "Britujeliro"

La saman diskuton oni faris antaŭ du jaroj pri la vortoj "greksiĝo" kaj "grekeliro" kiuj konkurencis unu kontraŭ la alia. "Greksiĝo" ne estas analizebla same kiel "grexit" ne estas analizebla. Sed ankaŭ "grekeliro" ne estas analizebla, ĉar ne temas pri eliro de iu greko, sed de Grekujo/Grekio.
"Britujeliro" efektive estus la plej ĝusta Esperanto. Sed en la multaj diskutoj pri la afero kaj en leteroj al Monato mi renkontis nur "breksiĝo" kaj "briteliro". La homo ne ĉiam parolas logike.

> La homo ne ĉiam parolas logike.
En sia gepatra lingvo homoj faras, kion ili volas, sed miaopinie en Esperanto ni provu esprimi nin tiel, ke homoj el malsamaj kulturoj komprenu, kiun ni volas diri. Alie, Esperanto ne plu meritus la atributon "universala".

> Sed ankaŭ "grekeliro" ne estas analizebla, ĉar ne temas pri eliro de iu greko, sed de Grekujo/Grekio.
Ĉu oni ne povas analizi "grekeliro" kiel "greka eliro" aŭ "eliro de la grekoj"?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by PaulP, August 11, 2016
linked by PaulP, August 11, 2016
linked by carlosalberto, August 11, 2016
linked by PaulP, August 13, 2016