
kontente --> kontenta
("aspekti" = "esti laŭ aspekto", do povas esti konsiderata kiel helpverbo)

Mi volis konsenti kun Grizaleono, sed kiam mi serĉis en PMEG, mi trovis ĉi tiun:
" Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan manieran komplementon anstataŭ perverba priskribo: La diablo aspektas malbele.FA1.17 En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele.FA3.46 Perverba priskribo (kun A-vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti."
http://bertilow.com/pmeg/gramat.../subjekto.html

Flandra Esperantisto, kiu instruis la lingvon al multegaj lernantoj (tamen ne al mi), havis memorigilon por la verboj, kiuj estas aliaj formoj de "esti": NEMARŜI enhavas la komencliterojn de la "esti-similaj" verboj: nomiĝi esti montriĝi aspekti resti ŝajni iĝi.
En PIV, sub "aspekti", krom la ekzemploj kun adverbo estas ankaŭ ekzemploj kun adjektivo:
la steloj aspektis tute novegaj Z; vi aspektas tiel vire maltima! Z; akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda Z.
Zamenhof uzis ambaŭ formojn.
Persone mi trovas la adjektivan formon pli logika... eble ĉar mi estas flandro :-)

>>> Persone mi trovas la adjektivan formon pli logika... eble ĉar mi estas flandro :-)
Ha ha, ĉu vi volas diri, ke ekzistas rilato inter flandreco kaj logikeco? ;-) Ni esperu tion!
Pli konvinka ŝajnas al mi la klarigo, kiun vi iam donis en alia komento ĉi tie en Tatoebo. Temis proksimume pri tio, ke "ŝi aspektas sana", ĉar "ŝia aspekto kredigas, ke ŝi estas sana" / "ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi estus sana" aŭ simile.
Kaj ankaŭ PMEG diras:
aspekti (= “esti laŭ la aspekto”): Ŝi aspektis kolera.
(Tamen aldonante: Perverba priskribo (kun a-vorto) kaj maniera komplemento (kun e-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti.)

Mi ne tuj vidas rilaton inter flandreco kaj logikeco, sed ja inter flandreco kaj la Esperantaj lecionoj de alia flandro :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #445927
added by jxan, September 28, 2010
linked by jxan, September 28, 2010
linked by sacredceltic, August 2, 2011
linked by sacredceltic, August 2, 2011
linked by sacredceltic, September 5, 2011