
diris tian --> diras ion tian

Estas -> Tio estas

La germana nedifinita pronomo "es" ne ekzistas en Esperanto. Tial ĝi forfalas en la traduko. "Tio" estas io alia.

Se vi opinias, ke "Tio estas la unua ..." ne taŭgas, mi ŝatus proponi al vi "Nun estas la unua ..." aŭ eĉ "Jen la unua ...", sed nepre ne "Estas la unua ...".

En Tekstaro.com oni povas trovi 6 ekzemplojn kun "Estas la unua fojo, ke ..."
Gramatike la frazo ŝajnas al mi en ordo, se oni konsideras "ke ..." kiel subjekta subfrazo.
En Tekstaro oni povas trovi 5 ekzemploijn kun "Jen la unua fojo, ke ..."
"tio estas la unua fojo, ke " ne troveblas en Tekstaro.

Esprimo "Estas la unua fojo ..." tute egalas al "Ekzistas la unua fojo ...". Kvankam ambaŭ estas gramatike ĝustaj, tamen ĉu ilia signifo ne estas iom stranga?
Mi scias, ke multaj esperantistoj emas uzadi tian "Estas ..." sub influo de sia denaska lingvo.

En mia denaska lingvo ni diras "Ĝi estas la unua fojo, ke ..."
Miaopinie oni ne rajtas diri, ke esti = ekzisti.
"Mi estas maljuna" ne egalas al "Mi ekzistas maljuna", ĉu ne?

@GrizaLeono
Mi tute ne asertas, ke vorto "estas" mem ĉiam egalas al "ekzistas".
Tamen mi ja kredas, ke, komence de frazo aŭ subfrazo, ĉeno "estas + substantivo (eble akompanata de adjektivo)", vere signifas "ekzistas + ..." .
Estas domo apud la lago. = Ekzistas domo apud la lago.
sed
Estas domo apud la lago. ≠ Ĝi estas domo apud la lago.
Mi vidas la aferon jene...

En PIV, https://vortaro.net/#esti_kd sub "esti" 2, mi legas kiel ekzemplojn:
estis la unua fojo, ke ministro paroladas en E.;
estas la horo, kiam la infanoj iras dormi;
estas tempo, ke mi enlitiĝu.

Jes ja!
Mi sentas, ke tie kaŝiĝas ia malfacile priskribebla nuanco pri uzo de "estas". En ĉiuj tiuj ekzemploj mi volonte anstataŭigus "Estas ..." per "Jen ..." kaj "Estis .." per "Tio estis ..." .
Cetere, ankaŭ PMEG enhavas ekzempon "Estas jam tempo, ke ..." .
Mi tamen ne estas fakulo pri gramatiko. Eble indas, ke ni petu konsilon de @PaulP .
PS
Interalie, jen fama frazo el Malnova Testamento:
"Estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn..." .
Tie ĉi "Estas tempo" sendube egalas al "Ekzistas tempo".

Antoni Grabowski eĉ skribis (laŭ PIV): "tempas (ntr) Estas tempo, por fari ion: tempas manĝi k trinki G; tempas diri al vi ion G."

Estas klare, ke la afero estas malklara :)
Estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj (estas) tempo por kolekti ŝtonojn ≠
Tempas disĵeti ŝtonojn, kaj tempas kolekti ŝtonojn

:-)

Ni provu analizi la frazon. Kie estas la subjekto? Laŭ Leo „ke iu diris ion tian al mi.” estas la subjekto. Tio ne vere konvinkas min. Laŭ mi la frazo estas sensubjekta, kaj pro tio, se ne vere erara, almenaŭ evitinda.
Jen kelkaj alternativoj laŭ mi:
Ĝi estas la unua fojo, ke iu diris ion tian al mi.
Jen la unua fojo, ke iu diris ion tian al mi.
Ion tian oni diris al mi nun unuafoje!

Informe:
"Jen la unua fojo, ke" aperas 5 fojojn en Tekstaro.com
"Ĝi estas la unua fojo, ke" ne troveblas tie.
Nek "Ion tian oni diris"

Bonvolu mem traserĉi Tekstaron.com per jena serĉesprimo en la serĉilo: " Estas " (nur tio, kio troviĝas inter la citiloj, sen la citiloj mem). Marku "Atenti usklecon". Agordu ĝin al Maks. 2000 trafojn. Klaku al "ĉiuj" (ĉiuj verkoj) kaj al "Ekserĉi".
La unua frazo estas de Zamenhof mem:
"Estas necese, ke grandega nombro da personoj donu ...."
Kion ni fakte diskutas? Ĉu temas pri tio, ke frazo neniam komenciĝu per "Estas"?
Nu, en Tekstaro estas 1183 frazoj (aŭ esprimoj),komenciĝas per
" Est\VF"
8 frazoj komenciĝas eĉ laŭvorte per " Est\VF la unua fojo, ke "
La serĉilo de Tekstaro estas tre potenca. " Est\VF" trovas ĉiujn vortojn, komencantajn per Est kun verba finaĵo (VF)

Sammaniere mi trovis 6 trafojn por " Temp\VF"

> Kion ni fakte diskutas?
Bv. relegi
https://bertilow.com/pmeg/grama...subjektaj.html

Dankon.
Bv. legi
https://bertilow.com/pmeg/grama.../subjekto.html

Laŭ mi, "Estas necese, ke ..." estas tute en ordo. Mi eĉ ŝatus proponi korekti la frazon, uzinte E-vorton:
Estas la unua fojo ke -> Estas unuafoje, ke
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #404930
added by esocom, September 30, 2010
linked by esocom, September 30, 2010
edited by esocom, June 24, 2013