
Ĉu ne estas preferinda la formon "Mi daŭrigis la kantadon"? Mi tre malofte legas/aŭdas nuntempe tiun formon kiun vi uzis... daŭrigi+infinitivo. Fakte, Zamenhof uzis ĝin kaj ĝi estas korekta gramatike, sed ne estas la preferata de la nuntempuloj.

Kara vekiano
Mi diskutis pri tio kun diversaj homoj je diversaj okazoj. Mi opinias, ke pro la malofteco de tiu formo, la frazo estas despli valora. Se Esperanto volas resti fleksebla lingvo, oni devas ne ĝeni sin uzante maloftajn formojn.
Jen du ekzemploj el la romano Sidarto (Mondial 2010)
La fonto fluis ie, fore de li, daŭrigis flui nevideble,...
Kiam li daŭrigis pensi, li ankaŭ notis...
Jen ekzemploj el www.tekstaro.com
"Alie, ili daŭrigos sin nutri per lotuso,.." La Faraono
"Kaj ni daŭrigos senti" - Ĉu Li? 1908
"La etnikaj, klimataj fortoj daŭrigos agi sur la individuojn..." Vortoj de Kamarado Lanti
La Ondo de Esperanto uzas infinitivon sufiĉe ofte:
Ni daŭrigos informi pri eventoj ..."
...vi daŭrigos turmenti la legantojn ...
...se ili daŭrigos uzi ankaŭ la klasikan komunikrimedon....
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #410606
added by Dejo, October 5, 2010
linked by Dejo, October 5, 2010
linked by martinod, January 3, 2011
linked by marcelostockle, January 20, 2012
linked by sacredceltic, February 2, 2012
linked by sacredceltic, February 2, 2012
linked by marcelostockle, July 7, 2012
linked by marcelostockle, July 7, 2012
linked by sadhen, June 27, 2015