
Kio signifas "(sam.) ?

"samtial", eble estas simila al la vorto "samtiel"?
Do ĉu la senco de la frazo estas "tiela"?:
"Kial li [for]iris -- ĝuste laŭ la sama kialo (kauzo) li revenos".
Ĉu mi komprenis ĝuste?

Karaj s-anoj,
Maksimo pravas. Alio tiela:
Kion vi mangxis? - Sam-tion, kion vi donis al mi matene!
aux:
Kie estas miaj sxuoj? - Sam-kie vi metis ilin, cxe la pordo!
Dankon!

"sam-tial" estas tre malofta esprimo. Kiam oni googlas gxin oni ricevas malpli ol 20 trafojn, kaj ene de tiu 20 estas kelkaj kie "Sam" estas propra nomo.

Vi pravas gxi maloftas, tamen gxustas laux mi. Gxi estas io kiel:
malkiel, alies, aliam, ...

Do, la frazo ĝustas sed ĝi estus multe pli komprenebla por ĉiuj se vi dirus per multe pli kutimaj vortoj :)
Ekzemple:
"Kial li foriris tial li revenos."
Ĉu la frazo iĝis nekomprenebla? Laŭ mi, eĉ pli komprenebla ol kun "sam-" ĉar ne estas vortoj pri kiu stumbli.
Sed "for-" anstataŭ []iris ŝajnas al mi grava por la pli rapida komprenado.

Estas interese ankaŭ...
ke KIAL havas du subsencojn...
"kial vi foriris" eblr kompreni:
1. PRO KIO vi foriris.
2. POR KIO vi foriris.
Ĉu?

Per sam mi nur volas montri la emfazon, tion mi faras sub influo de la persa - eblege.
Gxuste pro sama kialo!
Jes, kun kial kaj for mi tute konsentas.
Dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, October 7, 2010
edited by pliiganto, October 14, 2010
linked by Maksimo, October 19, 2010
linked by Maksimo, October 19, 2010
edited by pliiganto, October 19, 2010
edited by pliiganto, October 19, 2010
linked by Dimitrije, August 18, 2011
edited by al_ex_an_der, October 23, 2014