
portis → portas

Ĉu tio estas vere deviga regulo?
- W. Auld skribis en
La fenomeno Esperanto je p. 37:
Zamenhof starigis 16 regulojn, kiuj restas ĝis hodiaŭ la solaj devigaj reguloj ... verkintoj de lernolibroj derivis .... diversajn aliajn "regulojn" laŭ la efektiva uzado ... sed tiuj restas nur rekomendoj ...
- en la rusa, hispana, angla, japana portis estas en pasinteco.
- la traduko
Mi rimarkis, ke ŝi estis portanta novan ĉapelon.
Bv. komenti tiun varianton
Bv. klarigi, kiu fiksis regulon pri "portas"
Ĉu vi pensas, ke nia lingvo deviu de internacia kutimo en kazo de samtempeco?

> Ĉu vi pensas, ke nia lingvo deviu de internacia kutimo en kazo de samtempeco?
Kion mi pensas, tute ne gravas tie ĉi. Gravas, kion Zamenhof volis. En lia Bulonja Deklaracio, en kiu li igis oficiala la Fundamenton, li diris: "Pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton."
Nu, en la Fabeloj de Andersen, de li tradukitaj, li skribas: Ke li ESTAS malsana, ŝi tuj rimarkis.
Do la regulo el PMEG, kiu diras „En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon” ne estas simple inventita de gramatikisto, kiu volas fari vian vivon komplika, sed baziĝas sur la deziro kaj la lingvouzo de Zamenhof.

Mi rimarkis, ke ŝi portis novan ĉapelon.
donas en la franca -> J'ai remarqué qu'elle avait porté un nouveau chapeau (La ago "porti" estas antaŭa al la ago "rimarki", tio signifas, ke oni rimarkas la spurojn de portita ĉapelo, ne plu portata.)
Mi rimarkis, ke ŝi portas novan ĉapelon. -> J'ai remarqué qu'elle portait un nouveau chapeau (La ago "porti" estas samtempa kiel la ago "rimarki", tio signifas, ka la ĉapelo ankoraŭ troviĝas sur la kapo.)

Ĉar la frazo en si mem ne estas erara, sed nur malĝusta traduko de frazo #261052, mi malligis ĝin.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #261052
added by Hans07, October 16, 2016
linked by Hans07, October 16, 2016
unlinked by PaulP, December 17, 2016
linked by PaulP, December 17, 2016
linked by PaulP, December 18, 2016