
Ĉu "sunfrapo" estas bona vorto? Ĉu ne "sunbruliĝo"?

+ 1
Jes, sed prefere "sunbrulumo", la kato ja ne vere brulas.

Unue mi pensis nur 'brulvundo', sed mi aldonis 'sun' por akcenti, ke temas pri brulvundo kaŭzita de la suno. Sed iam poste mi trovis 'sunfrapo'. Laŭ kontrolo ĉe ReVo kaj PIV, ŝajnas al mi bona vorto. Mi ne certas. Bonvolu ankaŭ kontroli kaj opinii.

Vi, Gyuri, tute pravas, ke PIV kaj ReVo donas
"sunfrapo: 1 Haŭta inflamo, kaŭzita de abrupta elmeto al sunaj (precipe ultraviolaj) radioj."
Sed tio tamen ne konvinkas min - mi ne vidas la "frapon".
Sed mi ja vidas la haŭton, kiu aspektas kiel post bruliĝo, ekz. post tuŝado de varmega poto...
Eble ni rompu la tradicion, ja ankaŭ aliaj ne plu uzas "sunfrapo" en tiu ĉi senco:
ReVo citas frazon kun "sunbruliĝo", http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vertigx.html
Ĉe ViVo oni proponis "sunbrulo" aŭ "sunbrulumo", http://www.kono.be/cgi-bin/vivo...cgi?montru=841
Ĉe Google "sunbrulum" kaj "sunbruliĝo" ambaŭ havas ĉ. dek trafojn (sed eble oni deduktu la vortarajn ripetojn...).

Ŝanĝita.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #383824
added by Gyuri, October 9, 2010
linked by Gyuri, October 9, 2010
edited by Gyuri, October 9, 2010
edited by Gyuri, October 9, 2010
edited by Gyuri, March 20, 2014
linked by PaulP, November 19, 2015