
kredeble?
kvankam mi komprenas, kial vi uzas la a-formon.

Tio estas kredebla, nomiĝas kredebla, evidentas kredebla, montriĝas kredebla, aspektas kredebla, restas kredebla, ŝajnas kredebla, iĝas kredebla, .... Kial ĝi ne sonus kredebla?
Mi scias, ke iuj (eble la plimulto) emas uzi la adverbon, do esprimas, ke la sonado estas kredebla.
Eble vi volos aldoni la varianton kun adverbo.

Nu, honeste dirite, sed tio restu inter ni ;-) ankaŭ mi preferas la adjektivan formon. Sed PIV donas ekzemplojn nur kun -e: ŝia voĉo sonas agrable, malagrable; la itala lingvo sonas dolĉe; vorto, kiu belefekte sonas; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donasZ; tiu ĉi via klarigo sonas konfuze.

Ŝajne la adverbaj formoj venas de Zamenhof mem.
En http://vortaro.net/#aspekti oni vidas plurajn ekzemplojn de Z., jen kun la adverba, jen kun la afjektiva formo.
Nu, kial estus fundamenta diferenco inter "aspekti" (do esti laŭ la vido) kaj "soni" (esti laŭ la sono).
Mi serioze suspektas, ke la presisto ne ĝuste malĉifris la kuracistan skribaĉon de la majstro...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3731847
added by GrizaLeono, November 10, 2016
linked by GrizaLeono, November 10, 2016
edited by PaulP, November 10, 2016
linked by PaulP, November 10, 2016
linked by PaulP, November 10, 2016
linked by PaulP, November 10, 2016