
>transmisiata
ĉu ne?

"En 1967 la Akademio de Esperanto decidis, ke oni sekvu itismon; do ankaŭ en la nuntempa lingvouzo superregas itismo, kvankam kelkaj Esperantistoj daŭre uzas la participajn finaĵojn atisme.
Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ata-ita-diskuto"

Ĝenerale mi deziras (almenaŭ kelkfoje :-) ) konsenti kun vi, kaj ŝajne pri la ata-ita-temo ni baze opinias same, tamen, pli vere: ĝuste tial, mi insistas pri mia rekomendo, kiun motivas ĝuste la menciitaj "itismaj", akademie oficialigitaj principoj, kiujn Wennergren ilustras ĉi tie
http://bertilow.com/pmeg/gramat...principoj.html
Mi petas vin diri al mi, se mi tute miskomprenas la mesaĝon de la frazo. Mi komprenas ĝin kiel ripete okazantan fenomenon, eĉ kiel "eternan veraĵon", kiu daŭre validas kaj ripete realiĝas. Ne nur en tiu momento moskitoj transigas malarion; ili faris tion jam antaŭ longa tempo kaj ankaŭ faros tion en estontaj tempoj.
Tial mi diras
"Malario estas transmisiata per moskitoj."
- ĉar ree kaj ree moskitoj faras tion,
same prave kiel mi diras
"Tatoeba estas vizitata de lingvolernemuloj* el la tuta mondo." - ĉar ree kaj ree okazas vizitoj.
*(Feliĉe, ke ili ne transmissias malsanon. :) )

Bone, mi ŝanĝis ĝin. Notu ke mi ankaŭ aldonis la alternativon "Moskitoj transdonas malarion".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #32358
added by Dejo, October 12, 2010
linked by Dejo, October 12, 2010
linked by sacredceltic, March 6, 2012
edited by Dejo, March 6, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, June 5, 2012
linked by PaulP, January 17, 2016
linked by PaulP, January 17, 2016