
Stranga frazo laŭ mi. Morti kutime daŭras eĉ ne unu sekundon.
ĉu → Antaŭ kiom longe Tomo mortis?

Mi konsentas, ke la frazo estas stranga.
Iu povas esti mortanta, kaj eble tio povas longe daŭri; ĉio dependas de la difino de "morti", mi supozas.
Ĉu "Ekde kiam Tomo estas mortinta?" taŭgus?
Kion vi opinias?

Mi ŝatas la proponon de PaulP.
En la angla "has been dead" oni rigardas la tempodaŭron de lia morteco, kiu okazis iam en la pasinteco kaj daŭras ĝis nun. Se oni volus sklave sekvi tiun ŝablonon oni povus diri ""Ekde kiam Tomo estas morta?"". Sed tio ŝajnas al mi ridinda en Esperanto.

La frazo kun „morta” certe estas ridinda, sed la propono de Leo kun „mortinta” laŭ mi eblas.

Mi ne kontraŭas "estas mortinta" , sed mi kontraŭas ĝian uzon kune kun "ekde"".
Ekzemple: Li estas mortinta la 1an de January 2015. Ĉi tie ""estas mortinta"" indikas unu punkton en la pasinteco..
""Ekde"" indikas tempospacon.
Exemple: How long has he been president? Ekde kiam li estas prezidento.?
How long has he been dead? -Ekde kiam li estas kadavro?
Ĉiuokaze la respondo al la frazo "Kiom longe Tomo mortis?" estas "Li mortis dum tri sekundoj; li estis mortanta, mortanta, mortinta.

Dankon pro viaj reagoj. Mi ŝanĝis la frazon. Mi ne konsentas pri la rimarko pri la tempo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3730305
added by GrizaLeono, November 15, 2016
linked by GrizaLeono, November 15, 2016
linked by PaulP, November 17, 2016
edited by GrizaLeono, November 17, 2016