"se vi bezonas ĝin"
Laŭ la franca kaj angla versioj mi komprenu, ke disponeblas pli ol unu pluvombrelo. La parolanto proponas kunpreni unu ("iun") el ili.
Se mi skribus "ĝin", la dua frazo kolizius kun la nedifiniteco en la unua frazo.
Eble bona solvo estus "Vi povas kunporti pluvombrelon, se necesas."
Se tiu frazo pli kontentigus vin, mi per ĝi anstataŭigus la nunan.
En la angla lingvo ne temas pri elekto el kelkaj ombreloj. Iu homo proponas al alia prunti ombrelon, se ĝin li bezonas. "Ĝi" indikas aĵon, pri kiu temas, kaj ĉe tio difiniteco ne gravas.
La angla frazo ja diras "one" kaj ne "it".
"One" rilatas al ombrelo, kiu estas menciita, sed ne al iu el ombreloj. Mi supozu ke pluvombreloj estas kelkaj, tiam mi dirus "Vi povas kunporti iun pluvombrelon, se vi bezonas ĝin".
La franca frazo klare diras: Vi povas kunporti (iun: "un" en la franca) pluvombrelon, se vi bezonas iun (france: d'un, ĉar la franca esprimo estas laŭvorte "havi bezonon _de_ iu").
Kaj estas el la franca, ke mi tradukis la frazon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #447218
added by GrizaLeono, October 14, 2010
linked by GrizaLeono, October 14, 2010
linked by pliiganto, December 8, 2010
linked by pliiganto, December 8, 2010
linked by martinod, September 20, 2011
linked by martinod, September 20, 2011