
ladaĵejo ??
ĉu:
konstrumateriala vendejo
http://en.wikipedia.org/wiki/Hardware_store

Laŭ mia scio kaj vortaroj:
hardware store = Eisenwarenhandlung
kaj laŭ Krause = vendejo de feraĵoj, feraĵejo
Mi spontane supozis, ke nuntempe pli trafas = vendejo de metalaĵoj
sed rigardo al vikipedio konvinkis min, ke vere trafa traduko estas
= konstrumagazeno
Eble ankaŭ "konstrubazaro". Sed "merkato" estas io alia. Por komparo: http://vortaro.net/#merkato
Apude tamen ekzistas pli malgrandaj, tradiciaj "hardware stores".
Evidente la lastaj jardekoj okazis evoluo, dum kiu la tradiciaj metalaĵvendejoj grandegiĝis kaj ekvendis ĉiajn varojn bezontajn por konstruado, loĝejekipadi, ĝardenado ...
(Mi estas feliĉe, ke la germana lingvo tamen ebligas distingi inter "Eisenwarenhandlung" kaj "Baumarkt".)
Cetere konstrumagazeno aperas ankaŭ en #2351248, kie ĝi tamen ŝajnas MISTRADUKO de "brick-and-mortar store" ---> https://en.wikipedia.org/wiki/Brick_and_mortar (speco de ekspeda vendado).
Nun mi tamen devas peti pardonon de nia aŭtoro. Li ja tradukis el la franca, ne el la angla.
Vikipedio pri quincaillerie: https://fr.wikipedia.org/wiki/Quincaillerie
Gugla bildaro: https://www.google.de/search?q=...=quincaillerie

Tiun vorton mi trovis en vortaro por la franca "quincaillerie" (vorto, kiun ni lernis en la baza lernejo, do antaŭ preskaŭ sepdek jaroj). Mi konsentas, ke tiu komerco intertempe ŝanĝiĝis aŭ eĉ tute malaperis.
Ne temas pri merkato, sed pri vendejo de metalvaroj.
Ĉu "metalvarejo" akcepteblas?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #482374
added by GrizaLeono, October 14, 2010
linked by GrizaLeono, October 14, 2010