
havanto -> havanton
Mi ne bone komprenas tiun frazon, Anino.

La persono kiu forgesis sian akvujon retrovos ĝin.
Do la akvujo retrovos sian havanton, se oni akceptas ke objekto retrovu iun.

Tamen mankas akuzativo, ĉu ne?
Pri la ideo, ke objekto povas retrovi iun, eble estas maniero pli klara esprimi tion.
-> Finfine iam la akvujo reprenos sian lokon ĉe sia havanto (posedanto), aŭ io simila.
Cetere, kion signifas "akvujo". Por mi akvujo estas "réservoir, citerne" (cf dictionnaire Warinĝien). Mi malfacile povas imagi, ke oni forgesas akvujon.

Intertempe mi ricevis vian ret-mesaĝon. Nun mi pli bone komprenas, pri kio temas.
Ĉu anstataŭ "akvujo", ne estus pli oportune uzi "kruĉo" aŭ termobotelo (termoso)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by anino, December 16, 2016
edited by anino, December 19, 2016
edited by anino, December 19, 2016