
Pardonu, sed kio estas vundspuro? Ĉu cikatro?
Aŭ en la franca estas skribite ĝuste "spuroj de iamaj vundoj"?
Aŭ vi estas adepto de minimumismo en e-eksiko, ĉu?
Mi ekvidis en apuda branĉo ankaŭ ke vi uzis vorton "suĉinfano" anstatŭ "bebo"

Jes mi opinias, ke nia lingvo neniam estos pontolingvo se oni tro ampleksigas ties vorttrezoron(vortunuo)same kiel naciaj lingvoj.
Plie multaj restas eternaj komencantoj pro tio.
Tamen ĉi tie pardonu min, mi forgesis ke cikatro estas fundamenta vorto, do mi korektis.

Mi ne te komprenas kiel estas ligitaj la vortostoko kaj fenomeno de eternaj komencantoj.
Normalaj komencantoj uzas nemultaj bazaj vortoj.
Ju pli ili legas kaj parolas des pli ili pliigas propran vortprovizon.
Male, la lingvo en kiu estas nur unu vorto por dekoj de naciaj vortoj kun iom diversaj signifoj -- estas malriĉa kaj ne povas pretendi al bona pontolingvo en beletro. Nur baza senc-transdonado estas jam forpasinta afero por moderna Esperanto.

Ju pli la komencantoj devas lerni multajn vortojn antaŭ ol audaci paroli (ĉar ĉiam aperas korektantoj, kiuj eldiras pli specialan neologismon, kelkfoje li mem kreas neologismojn ekde sia propra lingvo)des pli ili komprenas ke, kontraŭe al anonco, Esperanto estas tiel malfacila ol ajna nacia lingvo.
Ĉû vi legis "La bona lingvo" de C. Piron? Se ne, mi forte konsilas al vi! Paralele kun nur dek du notoj oni verkis tiom kaj tiom da muzikoj, ĉu ne?
Amike,Pjer.

Mi preferas moviĝi laŭ la meza trajektorio inter du ekstremaĵoj :) Do mia kredkonfeso: nek troa minimalismo, nek tro neologismeco.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4012
added by pjer, October 20, 2010
linked by pjer, October 20, 2010
edited by pjer, October 20, 2010
linked by Leono, October 21, 2010
linked by kebukebu, January 24, 2011