
*okupata prepari" — mankas ligo inter ambaŭ.
Propono: "Mi estas okupata preparante min por morgaŭ."
aŭ genie simple: "Min okupas preparoj por morgaŭ."

@soweili_Elepanto
Laŭ PIV "okupi" havas jenajn (sub)signifojn:
1 Teni en posedo iun lokon aŭ tempon:
la libroj okupas la tutan skribotablon
nia gramatiko okupas nur unu paĝon
tio ne okupos multe da tempo
2 = ekokupi
malamikaj trupoj okupis la urbon kaj la havenon
la paseroj okupis la neston de la cikonioj
ĉiuj lokoj (de la kaleŝo) estis okupitaj
3 Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu:
du demandoj okupis lian spiriton
libro pri silikoj okupis liajn pensojn
vi estis okupata de gravaj aferoj
-------------------------------------------------
(1) kaj (3) estas konsidereblaj kiel ago kun daŭro
Tio pravigas la uzon de la ata-participo.
La noto pri (2) per la egaliga signo* klarigas, ke por esprimi tiun signifon la uzo de "ekokupi" estas preferinda. La kialo estas facile komprenebla: ekestus maloportuna konflikto de la malsamaj signifoj, se "okupi" signifus jen "ekokupi"/" komenci okupon", jen "okupi"/"teni en okupo".
(Ke oni trovas en la lingvouzo ankaŭ ekzemplojn de "okupita" miaopinie ne reduktas la konvinkoforton de la menciita rekomendo.)
*PIV, Listo de signoj uzataj en la vortaro, paĝo 38
klarigas, ke " = montras preferindan formon".

Kun plena respekto por la opinio de Zamenhof el la jaro 1911, mi vidas ĝin ligita al la historia momento de tiu frua fazo de la lingvoevoluo. Mi atente tralegos ĝin denove. Laŭ (certe ne nur) mia opinio indas konsideri ankaŭ la evoluon en pli ol cent jaroj, kiuj pasis ekde tiam.

Dankon al ambaŭ.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #328727
added by Dejo, November 1, 2010
linked by Dejo, November 1, 2010
linked by EsperantoFarsi_Robot, March 9, 2011
edited by Dejo, September 11, 2014