
Post kuirado oni ne havas grandan elekton rilate la uzon de ovo. Alivorte, se io estas tute fuŝita oni jam ne povas rebonigi
ĝin. (Hungara popoldiraĵo)
B.Golden, Ovo, 1985, 1, p. 2

Miaopinie, eĉ el nekuirita ovo nur unu kokido povas veni, neniam multaj. :-)

Ankaŭ mi tiel pensas :)
Sed, verŝajne la aŭtoro skribis pri MULTAJ kokoj ĉar volis PLIFORTIGI la sencon kaj ridigi, dirante pri vaneco de ĉiuj esperoj se jam ĉio plene fuŝita.
Interalie, mi ŝanĝis la vorton dum la traduko al la rusa lingvo, uzante "kokIDoj" anstataŭ "kokINoj".
Tio similas al mistajpo.
Kion vi opinias, ĉu indas ŝanĝi la esperantan originalan frazon ankaŭ?
Kiu kion diros?