
Kial kun komo?

Cxu en legado, vi ne pauxzetemas post "korektado"?
Nur tial mi metis la komon.
Dankon

Mi ĉiam paŭzemas :-) Sed eble legu anglalingvan frazon kaj komparu la nombron de viaj paŭzetemoj kun la nombro de komoj.
Laŭ mi oni ne disigu la subjekton de frazo (Korektado) per komo de la resto. Mi ne konas ekzemplojn pri tia kutimo.

Eble en ĉi tiu okazo la paŭzeto aperas pro la sonaj ecoj de la vortoj.
Se mi bone memoras, tia metado de komo estas ofta eraro ĉe iuj ruslingvanoj.
Pliiganto, ĉu vi metus tiun komon se forigi la "neniam"? Sed ve al tiu ĉi argumento, ĉar en la rusa ekzistas kontraŭekzemplo pri "не" (frazo kiel "La patro [ne] estas tajloro" — "Отец (—|не) портной")…

Karegaj, al mi placxis kaj logikis la ekigx-kialo de komuzado cxe grekoj: enspiri por la eldirado de la postaj vortoj. Fakte - kiel akcento kaj intonsacio cxe prononcado - eble aliskale komo faras similon cxe frazoj. Tamen se vi insistemas ankoraux, mi malmultigos mian komemon!
Dankegon.

Kara Pliiganto, mi proponas forigi la komon post la subjekto de la frazo. Se vi nepre volas meti komon, do metu ĝin antaŭ "ol, kvankam ankaŭ tie ĝi ne necesas, sed tie ĝi estos malpli ĝena.

Post du jaroj sen reago mi realigis la proponitan ŝanĝon.

La longa historio de la korektado konvinke pruvas la verecon de la frazo. :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, November 2, 2010
edited by pliiganto, November 2, 2010
linked by ludoviko, November 2, 2010
linked by pliiganto, January 2, 2011
edited by PaulP, August 13, 2014