
Kial kun komo?

Cxu en legado, vi ne pauxzetemas post "korektado"?
Nur tial mi metis la komon.
Dankon

Paŭzetemo ne estas sufiĉa argumento por komo - aŭ ĉu ie legeblas tio?

Ne ankoraux mi ne skribis tion ie! :)
Lerninte kion kara Aleksej diris pri simila kazo, mi dirus:
la komo, aux la pauxzeto, se estu en diversaj lokoj de la frazo, povas estigi diferencajn nuancojn, ekz-e:
Korektado, iam pli malfacilas ol verkado. ne cxiam pli malfacilas, nur iam.
Korektado iam, pli malfacilas ol verkado. iama korektado, ne cxiama korektado pli facilas.
...
Cxu?

Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo, kaj anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas. Komo estas ankaŭ uzata antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= tri komo unu kvar). (=Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)
Laŭ mia opino, komo neniam devus stari inter subjekto kaj predikato:
Ekzemple: *Mi, parolas Esperanton (malĝuste) -> Mi parolas Esperanton (ĝuste)
Do, "Korektado, iam pli malfacilas ol verkado" devus esti "Korektado iam pli malfacilas ol verkado".

Dankegon por la klarigoj,
Tamen, kio pri akcentado/emfazado? Cxu komo ne emfazas tion, kio venis antaux gxi? Ekz-e en via frazo:
Mi, parolas Esperanton. Subdiras tion ke: "(nur)mi, ne aliaj"
Mi parolas Esperanton. Ne havas emfazon sur mi, kaj povas subdiri: "ne aliajn lingvojn", aux "ne skribas gxin, nur parolas gxin"...
Renovan dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, November 2, 2010
linked by ludoviko, November 2, 2010
linked by martinod, November 29, 2010
linked by Esperantist, December 25, 2010
linked by Esperantist, December 25, 2010
linked by PaulP, August 13, 2014
linked by PaulP, August 13, 2014
linked by PaulP, August 13, 2014
edited by al_ex_an_der, August 28, 2014
edited by al_ex_an_der, August 28, 2014