
"ofte" estus pli kutima esprimo.

Cxu vere ne ekzistas diferenco inter:
ofte (often en la angla)
multatempe (many times en la angla)?
Laux mi ofte esprimas pli multon ol multatempe.
Ankaux la antonimoj eble diferencas:
malofte (rarely)
Malmultatempe (few times)
Cxu?
Dankon.

Cxu vere ne ekzistas diferenco inter:
ofte (often en la angla)
multatempe (many times en la angla)?
Laux mi ofte esprimas pli multon ol multatempe.
Ankaux la antonimoj eble diferencas:
malofte (rarely)
Malmultatempe (few times)
Cxu?
Dankon.

Kion vi celas (se mi bone komprenis) estas "multfoje". Laŭ mia scio "multatempe" ne ekzistas - aŭ almenaŭ ne estas uzata.
La diferenco inter "multfoje" kaj "ofte" laŭ mi estas apenaŭ sentebla, almenaŭ en tiu ĉi kunteksto. Certe elpenseblas situacioj, en kiuj interŝanĝo de la vortoj gravus.
Ekzemple: "Li ofte ĵetis la pilkon kontraŭ la muron." kaj "Li multfoje ĵetis la pilkon kontraŭ la muron."
Oni povus argumenti, ke la unua frazo pli verŝajne esprimas iaman kutimon (ke iu havis la kutimon ofte veni al iu muro por ludi tie) kaj la dua esprimas simple pasintan okazaĵon (ke iu je iu certa tago venis al la muro kaj tiam multfoje ĵetis sian pilkon kontraŭ la muron - sed tio okazis nur dum unu tago, do la persono ne regule revenis por ripeti tion). Sed tio jam estas interpretado de la frazoj kaj la diferenco certe ne estas sufiĉe preciza, ke oni povus diri ke la unua frazo signifas mian unuan interpretaĵon kaj la dua mian duan. Eble estas aliaj personoj, kiuj taksus la du frazojn sinonimaj - kaj mi ne dirus, ke ili pro tio eraras. Eblas diversaj lingvosentoj.
Ĉiukaze por via frazo: Laŭ mi ne estas iu diferenco inter "multfoje" kaj "ofte" sed la argumento por "ofte" estas, ke ĝi simple estas la pli kutima esprimo.
Amike, ĵan

(eo) Ne "multatempe", kiun oni nepre devas forkorekti, sed ja "ofte".
Se iu ie renkontos la vorton "multatempe" (en frazo ne tiucele verkita), tiu sciigu al mi, kie. Mi antaŭdankas.
Mi konsentas, ke eblas trovi diferencon inter la signifoj de "ofte" kaj de "multfoje", kvankam ofte tiuj estas praktike egalaj. Sed ŝajnas, ke ĝuste la unua respondas al la germana "häufig".

Bone, dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, November 2, 2010
linked by ludoviko, November 2, 2010
edited by pliiganto, November 9, 2010
edited by pliiganto, November 9, 2010
linked by martinod, December 16, 2010
linked by pliiganto, January 20, 2011
linked by martinod, January 12, 2012