
surhavas?

@martinod Se oni surhavas vestaĵon oni "portas" ilin. Tio estas fundamenta kaj Zamenhofa. Jen PIV (aparte pp vestoj) mi portas silkajn ŝtrumpojn k mufonZ; porti nigrajnZ, somerajnZ vestojn; porti belan uniformonZ;

>>> Se oni surhavas vestaĵon oni "portas" ilin.
Mi konsentas. Tamen mi trovas "surhavi" preferinda.
"Porti" ne diras, ĉu mi portas la vestaĵon surhaŭte aŭ mane.
Por defendi "porti" eblas mencii, ke ankaŭ la angla frazo ebligas (almenaŭ teorie)
pli ol unu signifon.

Alia afereto: La kutima (kaj zamenhofa) uzo estas "La viroj portas senmanikan ĉemizon."
(Tio esprimas, ke ĉiu viro portas nur unu ĉemizon.)

@alexander
1. Mi defias al vi doni germanan tradukon! Ĉu vi evitos la vorton "tragen"? (=porti)
2. Se vi preferas "senmanikan ĉemizon" ĉu tio signifas, ke ĉiu ĉemizo havas nur unu manikon? Sed estus strange diri "senmanikajn ĉemizon" ĉu ne?

Jen la situacio pri "senmanikaj ĉemizoj".
En Nov-Zelando, pro la varmeco, viroj kiuj laboras ĉe banko, ĉiuj kaj ĉiam portas senmanikajn ĉemizojn. Ĉiu viro posedas pli ol unu ĉemizo, do eĉ se ili ne portas ĉiujn ĉemizojn samtempe, "la viroj portas senmanikajn ĉemizojn".

1. Senmanika ĉemizo havas neniun manikon. Eĉ 100 senmanikaj ĉemizoj havas neniun manikon.
2. Ne gravas, kiom da ĉemizoj ĉiu viro posedas. Kiom da ili ĉiu viro surhavas?

@Dejo
1. En la germana mi uzas "tragen", ekvivalenton de "porti".
Laŭ PIV unu el la signifoj de "porti" estas "havi sur si aŭ kun si".
Do "surhavi" estas unu el la signifoj de porti (kion vi kam ilustris per zamenhofaj ekzemploj), kaj mi ne kontraŭas vian uzon de "porti".
Samtempe mi klarigis, kial mi mem preferas "surhavi".
2. Respondita en la komento de martinod sub numero 1.

@Dejo
>>> En Nov-Zelando, pro la varmeco, viroj kiuj laboras ĉe banko, ĉiuj kaj ĉiam portas senmanikajn ĉemizojn. Ĉiu viro posedas pli ol unu ĉemizo, do eĉ se ili ne portas ĉiujn ĉemizojn samtempe, "la viroj portas senmanikajn ĉemizojn".
Jes, mi kredas, ke via klarigo pravigas la pluralon en via frazo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #276933
added by Dejo, November 2, 2010
linked by Dejo, November 2, 2010
linked by Aleksandro40, July 3, 2016