
Eble "pasigi" pli taŭgas ol "trapasi".

Mi ne certas. Eble, se , legante, li enuis, sed se li estis interesita de la legado pli taŭgas trapasi ol pasigi. Ĉu vi kunsentus? Laŭ mi "pasigi" taŭgas pli por "tuer le temps"ol trapasi.

Laŭ mi "pasigi" tute ne havas iun rilaton al enuado. Oni ekzemple povas pasigi siajn feriojn eksterlande aŭ pasigi tempon kun siaj amikoj ktp. Do sufiĉe agrablaj okupiĝoj.
Aliflanke "trapasi" ŝajnas al mi esprimi iun malklaran deziron pri fino de la afero - ekzemple oni trapasas ekzamenon aŭ krizon...
Koncize dirite: Precipe se vi volas esprimi, ke la persono havis agrablan vesperon legante, mi uzus "pasigi" anstataŭ "trapasi".
Amike, ĵan

Mi komprenas , vi pravas pri enuo aŭ plezuro, tamen mi opinias ke lia menso estis okupita , ne de la (paso de)vespero sed de la legado. Dum la vespero li legis, ne li pasigis ion, li legis, la vespero pasis! .
Ĉu vi aprobos?

Mi ne certas, ĉu mi vere komprenis vian punkton, sed ĉiukaze: Se iu diras al mi, ke li trapasis la vesperon, mi pensus, ke li volas komuniki al mi, ke iu malagrablaĵo okazis. Eble la vespero estis tiom enuiga, ke la tempo apenaŭ pasis sed li tamen iamaniere sukcesis pasigi ĝin aŭ eble li estis ĉe familia festo (kion li malŝategas) kaj sukcesis transvivi ĝin aŭ mi ne scias kio eble okazis. Sed "trapasi" iamaniere - laŭ mia sento - signifas, ke la persono povas almenaŭ iomete fieri pri (almenaŭ malgranda) sukceso. Tial oni diras, ke oni ekzemple "trapasas ekzamenon", sed estus strange, se iu dirus, ke li "trapasis siajn feriojn" (krom se li estas laboremulo kaj ne vere ŝatas liberan tempon).
Mi esperas, ke mi klare esprimis mian opinion. Se iu diras, ke li "trapasis krizon" iamaniere la informo estas aldonita, ke tiu persono provis kontribui al la forpaso de la afero aŭ almenaŭ havis malfacilan tempon kaj nun estas senŝarĝigita pro la forpaso. Se iu dirus, ke li "pasigis la tempon de la krizo" mi pensus, ke la krizo ne vere afliktis lin, sed li simple retiriĝis kaj faris ion ajn ĝis la malfacilaĵoj estis forpasintaj.

Eĉ se PIV donas nur tri ekzemplojn, kiuj apogas vian senton, mi ne konsentas, ke "trapasi feriojn" estus strange. Laŭ mi kun "tra" okazas sperto, do konscio pri kio pasas, kontraŭe kun "ig" eble ne okazas konscio pri (vespero en tiu frazo). Pro tio finfine mi ŝanĝas kiel vi proponas, ĉar mi opinias, ke fakte dum legado, li ne konscias pri la vespero kiu pasas.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4020
added by pjer, November 5, 2010
linked by pjer, November 5, 2010
edited by pjer, November 13, 2010
linked by martinod, May 27, 2011
linked by martinod, May 27, 2011
linked by martinod, May 27, 2011
linked by martinod, May 27, 2011
linked by glavsaltulo, February 7, 2022