
http://www.reta-vortaro.de/revo...tml#dauxr.0igi
Z: “Ankaŭ ne estas bone diri, kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje: mi daŭrigas labori (mi igas esti plue labori). Oni devas diri: mi daŭrigas mian laboron (mi igas mian laboron esti plue) aŭ: mi laboras plue.“

Eble vi ne rimarkis la daŭrigadon "Sed PIV1 asertas, ke la infinitiva konstruo estas pli kaj pli uzata" sur la sama retpaĝo. Aldone ankaŭ konsultu http://bertilow.com/pmeg/gramat...igi_chesi.html kie troviĝas kelkaj ekzemploj.
Kaj laŭ mia propra sperto mi povas diri al vi, ke ĝi estas tute kutima parolturno.

Mi ne postulas, ke vi ĝin tuj korektu aŭ forigu. Simple estu atentigo pri opinio de Zamenhof.

Jes, certe estis prava rimarko. Sed mi pensas, ke en tiu kazo oni simple devas akcepti, ke la lingvo evoluis. Ĉar laŭ mi, tiu ĉi gramatika rimedo estas fakte ne plu malhavebla.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #404741
added by jxan, November 5, 2010
linked by jxan, November 5, 2010
linked by Dejo, November 5, 2010