
@RobinvanderVliet
Bonvolu diri al mi, kion vi celas per la vorto "gekuzo".
Ĉu vi dubas pri la sekso de via kuzo/ kuzino?
Miaj gekuzoj = Miaj kuzo(j) kaj kuzino(j). >> Mia gekuzo [??]
Miaj gepatroj = Mia patro kaj patrino. >> Mia gepatro [??]
Miaj geamikoj = Miaj amiko(j) kaj amikino(j). >> Mia geamiko [??]
En PIV nun mi vidas: gepatro = patro aŭ patrino
Sed ne: gekuzo = kuzo aŭ kuzino
geamiko = amiko aŭ amikino
[??]

@carlosalberto Per la vorto "gekuzo" mi provas traduki la anglan seksneŭtralan vorton "cousin", simile al kiel oni uzas "gepatro" por traduki la anglan seksneŭtralan vorton "parent".
Tio tamen ne necesas por la vorto "amiko", ĉar ĝi jam estas seksneŭtrala vorto.
Fontoj:
http://www.reta-vortaro.de/revo....html#kuz.ge0o
http://dvd.ikso.net/lernu/lernu...o_parto_8.html
http://www.reta-vortaro.de/revo...ge.0.ununombro
http://vortaro.net/#gepatro
http://www.reta-vortaro.de/revo...k.html#amik.0o
http://bertilow.com/pmeg/gramat...a_signifo.html
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #297739
added by RobinvanderVliet, July 2, 2017
linked by RobinvanderVliet, July 2, 2017
linked by mraz, February 1, 2019