menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #6150567

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

al_ex_an_der al_ex_an_der July 6, 2017 July 6, 2017 at 9:52:57 PM UTC flag Report link Permalink

"sur Venuso" laŭ mia scio

soweli_Elepanto soweli_Elepanto July 6, 2017 July 6, 2017 at 10:00:57 PM UTC flag Report link Permalink

Mi pensas, ke la sputniko surplanediĝis sur Venuson. Tio okazis sur Venuso. Ĉu ne?

Espi Espi July 7, 2017, edited July 7, 2017 July 7, 2017 at 11:49:47 PM UTC, edited July 7, 2017 at 11:50:58 PM UTC flag Report link Permalink

Mi dubas pri:

- sputniko = artefarita satelito de Tero
Mi dirus "(kosmo)sondilo"
- la sondilo nomis "Venera 7"
- kaj mi nur dirus: "surplanediĝis (la) Venuson."

Kion vi pensas pri tio? 👋😉

soweli_Elepanto soweli_Elepanto July 8, 2017 July 8, 2017 at 1:51:44 PM UTC flag Report link Permalink

Dankon pro via komento.

1. La vorto "sputniko" en tiu ĉi kunteksto ne tre plaĉas al mi mem. Tamen "(kosmo)sondilo" http://vortaro.net/#sondilo eĉ malpli plaĉas al mi. Mi ne scias esperantan vorton, kiu precize esprimus tiun nocion. Se mi iam trovos pli taŭgan vorton, mi tuj uzos ĝin. En la rusa lingvo tute ne ekzistas konvena vorto por tio, do oni uzas longan kaj malgracian priskriban vortokombinon [avtomatíĉeskaja meĵplanétnaja stáncija] = "aŭtomata interplaneda stacio".

2. Ĉiuj sovetiaj sputnikoj por esplori Venuson havis nomon [venéra], kio signifas "Venuso", sed ĉiu havis ankaŭ sian propran numeron. Mi preferas ĉiam traduki proprajn nomojn, se ili estas sendube sencohavaj.

3. Verbo "surplanediĝis" estas netransitiva, same kiel ĉiuj ceteraj verboj, enhavantaj fufikson "iĝ". Tial ne eblas "surplanediĝi Venuson".

Espi Espi July 8, 2017 July 8, 2017 at 4:41:56 PM UTC flag Report link Permalink

Halo, certe vi rajtas, sed ...

1. Mi uzus la vorton "sondilo", kiu estas konata kaj uzebla.
Laŭ vortaro.net ĝi estas aparato por sondi aŭ mezuri ... nur en la kosmo.
Mi pensus, ke tiu estus tute klara.
[Vidu ⬇]

2. La oficiala nomo estis "Venera 7" kaj ne gravas aŭ interesas la signifo.
Mi pensas: propra nomo estas propra nomo! Kiel en ĉiu lingvo.
Ĉu vi alvokus vian amikon Felix: "Halo Feliĉulo, venu ĉi tien"? Mi ne.

3. En "Venuson" la -n montras la direkton kaj ne estas akuzativa kazo.

➡ (1.) La diferenco inter sputniko kaj sondilo estas, ke la sputniko ja estas satelito, kiu rivoluas ĉirkaŭ la Tero.
La sondilo forflugas aŭ forlasas la Teron.

Korajn salutojn ...

soweli_Elepanto soweli_Elepanto July 8, 2017, edited July 8, 2017 July 8, 2017 at 10:00:43 PM UTC, edited July 8, 2017 at 10:09:55 PM UTC flag Report link Permalink

Saluton!

1. Bone, mi anstataŭigis la vorton "sputniko" per "aŭtomata kosmoŝipo".

2. Ne ĉiun propran nomon indas traduki, sed iuj nomoj ja aspektas strange, restante netradukita. Ekzemple, la franca loknomo [ŝamps elizé] estas tute nekonata al plejmulto de rusoj, kvankam tre multaj konas tiun lokon per ĝia plene tradukita rusa nomo [jeliséjskije poljá] = Elizeaj Kampoj. Ankaŭ usona kosmoŝipo [apóllo], kies nomo nenion diras al plejmulto de rusoj, en Rusio estas konata nur kiel [apollón], kio estas bone konata nomo de helena dio. Mi opinias, ke indas traduki ankaŭ la nomon en tiu ĉi frazo, des pli tiu nomo estus misgvida, restante netradukita, ĉar ĝi (espereble) enhavis nenion veneran http://vortaro.net/#venera .

3. Kvankam "-n" en tiu ĉi kunteksto signifas direkton, tamen tutegale ne eblas diri "surplanediĝi Venuson". Oni devas diri aŭ "surplanediĝi sur Venuson", aŭ "surplanediĝi Venusen".

Amike, s_E.

Espi Espi July 8, 2017, edited July 8, 2017 July 8, 2017 at 10:19:58 PM UTC, edited July 8, 2017 at 10:45:12 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Eŭgeno, bonvolu "gugli" la vorton "sondilo".
Sed ne miru! Mi ja diris, ke ĝi estas konata kaj uzebla ...
Kaj "kosmoŝipo" estas ekz. "Apollo", "Sojus" aŭ "Enterprise" 😉, ĉu ne?

Nun mi devas konsenti al Alex:
=> sur Venuso (ĉar ne estas direkto, sed "lokativo")

soweli_Elepanto soweli_Elepanto July 8, 2017, edited July 8, 2017 July 8, 2017 at 11:34:08 PM UTC, edited July 8, 2017 at 11:34:45 PM UTC flag Report link Permalink

Dankon.
Mi aldonis novan frazon, kie mi sekvis viajn konsilojn. Mi tamen kredas, ke ankaŭ tiu ĉi varianto estas bona. La anglan frazon oni povas traduki aŭ kiel "... sur Venuso", aŭ kiel "sur Venuson". Ambaŭ variantoj taŭgas, ĉu ne?

Espi Espi July 8, 2017, edited July 8, 2017 July 8, 2017 at 11:51:24 PM UTC, edited July 8, 2017 at 11:52:22 PM UTC flag Report link Permalink

Mmm, mi ne kredas.
"To land ON Venus" -- where? (kie?)
Pro tio mi skribus "sur Venuso" -- kie ĝi suriĝis?
Sed: Ĝi flugis al Venuson. -- kien?

Aŭ, ĉu mi estas erareganta? 😊

soweli_Elepanto soweli_Elepanto July 9, 2017, edited July 9, 2017 July 9, 2017 at 7:43:10 AM UTC, edited July 9, 2017 at 7:45:18 AM UTC flag Report link Permalink

La angla esprimo estas iomtete ambigua.

1. "To land on Venus" -- where? (kie?) = Surplanediĝi sur Venuso. (oni emfazas la lokon).

2. "To land on Venus" -- whither? (kien?) = Surplanediĝi sur VenusoN. (oni emfazas atingon de la celo).

Bonvolu kompari:
1. La glaso estas sur la tablo.
2. La glaso estas metita sur la tabloN. (Antaŭe ĝi ne estis sur la tablo, sed nun ĝi estas tie.)

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #3958389The Soviet probe Venera 7 was the first probe to land on Venus..

La sovetia sputniko "Venuso-7" estas la unua, kiu surplanediĝis sur Venuson.

added by soweli_Elepanto, July 6, 2017

La sovetia aŭtomata kosmoŝipo "Venuso-7" estas la unua, kiu surplanediĝis sur Venuson.

edited by soweli_Elepanto, July 8, 2017