
panon

El NPIV : ŝmiri buteron sur la pano. (Zamenhof)

Stranga. NPIV komencas per "Froti sur ion ..."
Mi sentas, oni ŝmiras ion ien. Kien mi ŝmiras la buteron? Sur la panon.
Ŝmiri sur la pano similas la frazon: Mi ŝmiras sur la eskalo.
Imagu: Mi ŝmiras buteron, sidante sur pano. :-))
Konkludo: se mi pravas, NPIV kaj Z eraris. Tiaj aferoj ja jam okazis.
Se mi havos la tempon, mi povas sendi la demandon al la Yahoo-grupo PIV
au al akademiano.

Eble oni ne metis la -n ĉar oni subkomprenas, ke “oni metas la buteron sur la panon kaj“ oni ŝmiras ĝin, kie ĝi jam estis “sur la pano“, tiel, kiel:
Skribi sur papero.
Pasi sur la placo. (Zamenhof)
Promenante sur la strato, mi falis. (Zamenhof)
Lia terurita rigardo vagis sur la muro. (K. Bein)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #617624
added by rado, November 13, 2010
linked by rado, November 13, 2010
linked by jakov, March 11, 2011
linked by sacredceltic, December 21, 2014
linked by deniko, June 20, 2020
linked by PaulP, January 23, 2025