
La konstruo de tiu frazo igas min perpleksa.
Ĉu frato estas amiko de la naturo, kiun oni donis al vi?
Laŭ mi, "donita" devus esti lokita rekte antaŭ "de la naturo".
Kiam oni regurdadas, ke la vort-ordo en Esperanto estas libera...

Vi pravas, la frazo ne estas tute klara,
oni povas miskompreni ĝin, ŝanĝi la vortordon estas ebla rimedo.
Tamen, kion vi opinias se mi anstataŭigas «de»,
kiu havas multajn sencojn, per «el»,
kiu bone montras de kie venas la amikon?
Do «Frato estas donita amiko el la naturo.»?

se vi uzas la aktivan formon, vi havas -> la naturo donis amikon
la pasiva formo estas -> amiko donita de la naturo.
"de" enkondukas la aganton malantaŭ pasiva formo (difino 4 -> http://vortaro.net/#de
Se vi uzos "el" tio ne plu indikos aganton, sed ion alian (vidu la diversajn signifojn de "el" -> http://vortaro.net/#el
Fakte mi ne komprenas, kial vi ne volas ŝanĝi la vort-ordon.

Mi volis kompreni la ŝanĝon, kiun vi proponas.
Finfine mi pli lernis pri "el" kaj "de"... Fino bona, ĉio bona.
Frazo ŝanĝita, ankoraŭ dankon.

Pri tio ni povos diskuti venontan semajnon, ĉu ne?
#6286323

Kompreneble!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #6169379
added by rmateo, August 28, 2017
linked by rmateo, August 28, 2017
edited by rmateo, September 3, 2017
linked by soweli_Elepanto, September 3, 2017
linked by soweli_Elepanto, September 3, 2017
linked by soweli_Elepanto, September 14, 2017