
Saluton!
Se entute oni uzu kvazaŭ-tabelvorton, ĝi estu "aliies".
Sed mi vortigus tiel:
"Ĉu tolerado de doloroj de iu alia ĝenas onin?"
aŭ
"Ĉu tolerado de doloroj de aliulo ĝenas onin?"
aŭ
"Ĉu tolerado de aliulaj doloroj ĝenas onin?"
Kolonjano

Saluton al vi,
jxus mi sercxis en Guglo por "+alies +kaj +la" kaj "+aliies +kaj +la", por la unua pli ol 52000, kaj por la dua nur pli ol 1000 trovitajxoj! Cxu tio konvinkas vin?
Dankon.

Saluton!
Tio konvinkas min, ke ĝusta formado de kunmetaĵo de "ali-" kaj tablvortoj (ankoraŭ) ne tre disvastiĝis.
Sed la vera problemo por mi estas, ke mi ne komprenas la sencon de la frazo. :-(
Ĉu la senco estas jena: Iu alia suferas pro doloroj kaj tio ĝenas onin?
Ĉu do tiel, ke anstataŭ kompati tiun aliulon oni preferus ignori lin?
Dankon pro klarigo.
Kolonjano

Ĉu la senco estas jena: Iu alia suferas pro doloroj kaj tio ĝenas onin? Jes, mi pensas tiel. Oni devas toleri (vidi kaj nenion povi fari, gxenas onin.) Cxu gxustas?
Dankon.
Pri alies: mi fakte uzemas ankaux aliam (alitempe), aliel (alimaniere), mies (apartenanta al mi), ...
Cxu vi forte kontrauxas tion, aux milde? :)

kolonjano pravas: «alies» estas neoficiala tabelvorto.
Vidu:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...li-vortoj.html

Karegaj,
mi aldonis viajn bonajn variantojn, tamen mi konsenvis la mian, ankaux! Cxar vi tiel bone komprenis gxian signifon!
Dankegon
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pliiganto, November 15, 2010
linked by pliiganto, November 15, 2010
linked by pliiganto, October 26, 2011
linked by pliiganto, October 26, 2011
linked by pliiganto, October 26, 2011
unlinked by PaulP, October 5, 2023
unlinked by PaulP, October 5, 2023
unlinked by PaulP, October 5, 2023