
teruro (= tre forta timo) > teroro/terorismo [?]
to rip away = forŝiri

Nu, jes. Kaj: teruri (tr) Inspiri al iu egan timon:
Sed vidu la vorton "teroro" en http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_T
Eble oni povas trovi pli bonan "fortradukon".
"Forŝiri" havas figuran sencon, ĉu ne? Mi ne kontraŭas la uzon de tiu vorto. Ankaŭ eblus forigi/ neniigi/ forblovi/ forĵetas/ forsaltigas/ forpafas/ ...
Mi ŝanĝos la vorton.

Kial ni timu la vorton "teroro"? Ĉu ĉar ĝi ne estas oficiala?
Nu, ĝi certe estas tre internacia vorto. Zamenhof uzis ĝin en "Post la granda milito, Alvoko al la Diplomatoj"

Jes, ĉar ĝi estas ne oficiala. Ĝi ja estas Zamenhofa. Antaŭ ol li ekvidis, ke transpreni tro da radikoj, li uzis multajn radikojn, kiuj poste ne estis oficilialigitaj. En la nederlanda ni uzas la vorton "terreur" (tiun vorton ni transprenis el la franca). Ĉu traduki ĝin per "teruro" aŭ "teroro", mi ne scias.
Ĉu iu, kiu "semas" (estigas) teruron (laŭ PIV: tre fortan timon) ne estas terur-ig-isto?
En la Fundamenta Krestomatio troviĝas jena frazo: "Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn li devas aresti."
Eble "terurigo" pli taŭgas, ol "teruro". Mi ŝanĝos la vorton. Dankon pro via rimarkigo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #328277
added by GrizaLeono, September 2, 2017
edited by GrizaLeono, September 2, 2017
edited by GrizaLeono, September 3, 2017