
solvas -> solvos [???]
Mi kredas, ke solvi enigmon oni povas aŭ en pasinteco, aŭ en estonteco, sed ne nuntempe. Kion vi pensas pri tio?

Nu, en la nederlanda kaj en la germana (ankaŭ en la franca) oni solvas enigmojn ankaŭ estantece: analizante, pripensante plurajn eblojn, elektante la plej taŭgan manieron, kaj tiel plu.
Sed mi povas kompreni, ke la trovo okazas en tre mallonga tempo. Eble oni uzas aliajn gramatikajn formojn en aliaj lingvoj por esprimi tiun "nedaŭron". En Esperanto oni eble povus uzi la prefikson "ek-". Sed mi ne uzus ĝin ĉe "solvi", ĉar la solvado povas longe daŭri, sed ĉe "trovi la solvon".

Ĉu vin kontentigus "Se vi trovos la solvon de tiu enigmo, vi estos geniulo."? Ĝi ŝajnas pli ĝusta ankaŭ al mi.
Mi tamen tradukis la nederlandan frazon, sen plibonigi ĝin :-)

Dankon, Leo. Mi konscias, ke mia impreso estas influata de mia denaska rusa lingvo, kie "solvi" = "trovi solvon". Nuntempe oni povas nur "solvadi", kio ne nepre finiĝos sukcese, do estas ankoraŭ frue juĝi pri genieco de la solvanto. :)
De vi proponita frazo "Se vi trovos la solvon de tiu enigmo, vi estos geniulo." ŝajnas al mi iomete stranga, ĉar ĝi aludas, ke la homo fariĝos geniulo danke al sia penado trovi la solvon. Cetere eĉ tio ja eblas, ĉu ne?
Al mi pli plaĉas varianto "Se vi trovOs la solvon de tiu enigmo, vi estAs geniulo."
Vere, la estonta sukceso (se ĝi okazos) montros kaj pruvos nunan, jam ekzistantan geniecon de la persono.
Cetere, ĉio ĉi estas tre subjektivaj rezonoj, kiuj ja iom pruvas la hipotezon de Sapir kaj Vorf :)

Aŭ "Por trovi la solvon de tiu enigmo, necesas esti geniulo", aŭ "Nur geniulo kapablas trovi la solvon (aŭ simple "solvi") tiun enigmon.
Mi ofte vidas frazojn, kiuj ne tute kontentigas min. Demando estas, ĉu ni simple traduku la frazojn, aŭ ĉu ni "korektu" ilin.
Kutime mi simple tradukas ilin.
Dankon pro via mencio de Sapir kaj Vorf. Mi ne konis ilian teorion, sed danke al vi mi nun iom ekkomprenas ĝin.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #6044406
added by GrizaLeono, September 18, 2017
linked by GrizaLeono, September 18, 2017
linked by PaulP, September 18, 2017
edited by GrizaLeono, September 19, 2017
linked by soweli_Elepanto, September 28, 2017