
Can I tag this as a “lie”? “Is” marks a past tense, while “le” marks a change of a state, as far as I know.

Mi estas tute nefakulo, sed C. Piron skribis: Mi sci'is = Wǒ zhïdao'le (我 了 )=Je savais (france)= je’savoir’passé (accompli)

I don't know what Piron meant to say, but please see, for example, this sentence:
Mi ne skias, kiel Piron volis diri, sed vidu, bonvolu, execple ĉi tiun frazon:
http://tatoeba.org/sentences/show/345711
http://tatoeba.org/sentences/show/333798
http://tatoeba.org/sentences/show/335711
http://tatoeba.org/sentences/show/335714
http://tatoeba.org/sentences/show/336718
Vortaro (angla): http://www.nciku.com/search/all/%E4%BA%86
Often it's translated with the past tense, but not always. I think it's different from Esperanto -is.

Jes, tamen ankaŭ mi trovis ekzemple: Frazo nº349554 我不知道她病了。
wǒ bù zhīdào tā bìng le.
我不 知道她病了。= mi ne sci('is ke )ŝi mal'san'is.
Fakte "le" signifas, ke la ago estas farita aŭ farota efektive, fakte do ne nur "past".
Sed is ankoraŭ ne nur estas gramatikaĵo por antaŭa tempo (past), sed signifas: manifestiĝis, do ankaŭ esti farita.
Kio estis farita? la sci'o! sci'is = manifestiĝis sci(i).
Multaj eŭropanoj opinias ke is estas nur gramatikaĵo, sed la 11a el la 16 reguloj de la Fundamento diras alion.
Esperanto same kiel la ĉina estas izola lingvo!

> Esperanto same kiel la ĉina estas izola lingvo!
Ne, ĉi tio ne pravas. :)
I'm sorry, I'm not so good at Esperanto so I'll switch to English.
Look at your example. Why is -is in parentheses? :) It can’t be dropped (you can’t say “mi ne sci”), it can only be REPLACED with another morpheme (scii, scias, scia). While in Chinese, it can. That is the difference.
In isolating languages, the number of morphemes (word parts) is very close to the number of words.
Esperanto marks most parts of speech (-o, -i, -as, -os).
Esperanto marks (-n).
It is certainly BY NO MEANS an isolating language.

Eĉ multaj esperantistoj ne scias tion kaj kredas ke Eo estas aglutina lingvo kaj eŭropa lingvo. Precize pri tio ekde La unua Libro kaj en la Fundamento, Zamenhof klarigis ke o, as, is... ne estas markoj sed vortoj. Por person'o'j kiu'j ne jam kon'as la lingv'o'n, oni dev'us (tio est'as en Fundament'o) skrib'i met'ant'e strek'et'o'j'n inter ĉiu vort'o. Ĉiu'j element'o'j est'as sen'sanĝ'a'j kaj ricev'as signif'o'n. Jam patr'o est'as kun'met'it'a vort'o. patr = père, father. patr'o = un père, a father; patr'o'j = plus qu'un père, do: des pères... Nur la aspekto de Eo similas al eŭropaj lingvoj, sed la konstruo similas al tiu de la ĉina kaj sekvas same kiel ĝi la leĝon: la determinanto antaŭas la determinato.

Sorry, my Esperanto is too bad to understand your arguments. :(

Kara Pjer, ĉe Tatoeba oni ne ŝatas interkrampaĵojn.
Ĉu ne taŭgus anstataŭigi "literaĵo(vorto)" per "literumita vortero" aŭ "literumita radiko"?
Mi ne emas interveni en la diskuton inter vi kaj Demetrius. Mi tradukis multajn tekstojn por Claude Piron kaj mi memoras lian aserton, ke en la ĉina oni diras "ni" kiel "mi'j".

Mi supozas, ke ekster la latinidaj landoj malmultaj komprenas la vorton "disartikigo" (tiu vorto estas komprenebla helpe de PIV, tamen vorto tre malofta). Tial mi deziras prezenti proponon pri modifeto:
Ili ambaŭ prezentas dismembrigon de la ideoj sub la formo de sendependaj kaj senŝanĝaj elementoj.

@ Al_ex_an_der. Mi aprobas vian proponon, tamen mi rimarkigas al vi, ke ankaŭe artiko estas Fundamenta vorto, do PIV ne bezonas. Persone mi provas kiel plej eble uzi nur Fundamentajn vortojn, plie multajn oficialigitajn vortojn oni povas anstataùi per kunmetitaj vortoj. Amike, Pjer.
@Grizaleono. Mi povas forigi 'vorto'n.
Pri mi'j, fakte en mia kurso mi diras tion kaj mi rimarkigas, ke -sen kontraŭi la Fundamenton- oni povus uzi tiun formon, sed plie ĝi permesus distingi tute logike: mij = ĉiuj kiuj parolas, sed ne tiuj, al kiuj oni parolas, kaj ni = ĉiuj kiu parolas kaj tiuj al kiuj oni parolas. Mi legis, ke kelkaj Afrikajn lingvojn faras tian distingon. Kaj ankoraŭ oni povus uzi vij (kaj se bezonas cij)por distingi se temas pri unu aŭ pluraj personoj. Lij kiam estas nur viroj, ŝij nur virinoj, ĝij nur aĵoj. La eblecojn de la Fundamenta Esperanto, oni ankoraŭ ne uzas, kaj malfeliĉe sen funde kompreni ĝin, oni kreis multajn neologismojn, kiuj igas la lingvo pli kaj pli malfacile lernebla. Amike,Pjer.

@ Pjer:
Fakte ne estis mia intenco proponi la uzon de tiu formo "mi|j". Mi volis nur helpi en via diskuto.
Ie mi legis en interreto pri la DTL-projekto, en kiu oni uzis Esperanton kiel centran lingvon por ĝenerala tradukprogramo. Oni efektive bezonis formojn, kia "ŝi|j", por respondi la bezonojn de iuj lingvoj.
Mi tiam notis la retejan adreson de tiu teksto, sed bedaŭrinde tiu retejo ne plu ekzistas.
Amike salutas Leo
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by pjer, November 25, 2010
edited by pjer, November 25, 2010
edited by pjer, November 25, 2010
edited by pjer, November 25, 2010
edited by pjer, November 25, 2010
edited by pjer, November 25, 2010
edited by pjer, January 26, 2012