
Kara,
la dua signifo de polucio en la NPIV estas poluado.
urba varm-insulo estas atmosfera fenomeno (en la angla urban heat island).
Dankon.

Kara Maksimo,
Cxu aero povus polucii en la unua signifo de la vorto? ;-)
En Esperanto propable ne, sed en la angla kaj germana, kiujn vi scipovas, respektive:
http://en.wikipedia.org/wiki/Urban_heat_island
http://de.wikipedia.org/wiki/Stadtklima
Mi tre bonvenigus vian esperantan artikolon por la Vikipedio, post kiam vi legis tiujn cxi pagxojn pri la Urba Varm-Insulo, aux Urba Varmo-Insulo aux ,...kion ajn vi proponas.
Dankegon.

Karega s-ano Maksimo,
Viaj komentoj cxiam estas bonvenaj kaj utilaj por mi. Tamen, lauxsxajne vi maltrankviligxis, ne mi! :-)
Mi sxangxis ambaux aferojn laux viaj proponoj, sed, kial vi skribis sub la persa frazo, kaj ne la esperanta? pro maltrankviligado mia? :-)
Pardonon kaj dankon elkoran.

Pardonu se gxenis vin, kaj ankorauxfoje pardonu kе mi skribis al vi ne en la deca loko sed sub la frazo persa...
Necesas neniigi la mesagxojn cxi tie, cxar la temo estas pli ol suficxe pridiskutita laux mi :)
Pardonu ankorauxfoje, kaj grandan dankon pro via afableco.

Neniel pardonpetinde, mi vere ne gxenigxis, kaj mi cxiam elkore aprezas vian atenton kaj zorgon.
Rean dankon.
PS: Eble iam mi verku/traduku pri Urba Varmo-Insulo por Vikipedio; mi certe informos vin, kiam plenumite.

Dankon!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #642807
added by pliiganto, December 1, 2010
linked by pliiganto, December 1, 2010
edited by pliiganto, December 1, 2010