
Mi serĉis en http://tekstaro.com "ambaŭ de " sed trovis neniun trafon, kiu havas la sencon, kiun ĝi havu en via frazo.
Estas multaj trafoj por "ilin ambaŭ" kaj por "ili ambaŭ"

@GrizaLeono
Mi opinias formon "ambaŭ de ili" pli klara, ol "ilin ambaŭ", ĉar la vorto ambaŭ ne akceptas n-finaĵon de akuzativo, kaj povas esti asociita al subjekto aŭ al objekto egale. La formo "konas ambaŭ de ili" kompensas tiun malprecizecon per forta pozicia sugesto: la vorto ambaŭ rekte sekvas la verbon, do estas en la kutima pozicio por objekto.
Laŭ Guglo:
"ambaŭ de ili" +kaj +estas → 27400
+kaj +estas "ilin ambaŭ" → 6300
Ŝajnas, ke moderna uzo pli preferas "ambaŭ de ili".
Probable efiko de la angla lingvo ankaŭ havas sian rolon.
Do pardonu min, sed mi preferas nunan "modernan" varianton.
Bonvolu aldoni "klasikan" varianton kiel esperanta traduko al ĉi tiu aŭ ligita frazo, se la afero estas grava por vi.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #260874
added by salikh, December 2, 2010
linked by salikh, December 2, 2010