
Ĉu vere rusoj prononcas lian nomon "Grem"? Sed eĉ se ili faras, mi ne kredas, ke tiun eraran prononcon oni enkonduku en Esperanton.

Jes, rusoj ĉiam prononcas lian nomon kiel [grem]. Vidu ekzemple lian libron, tradukitan en la rusan lingvon: https://royallib.com/book/grem_...erikanets.html
Kial tamen vi opinias tiun prononcadon erara? Mi trovis en kelkaj vortaroj, ke ĉi tiun nomon oni prononcu kiel ion mezan inter [gréjam] kaj [grem]. Sed la akompanantajn sondosierojn de la ekzempla prononcado mi aŭdas kiel senduban [grem]: http://www.dictionary.com/browse/graham
Ĉu viaj oreloj de okcident-eŭropano aŭdas ion alian?

Ne gravas, kion miaj oreloj aŭdas ;-) Gravas, kion anglalingvanoj diras. Jen vi klare aŭdas la du silabojn: https://www.youtube.com/watch?v=3jnCQ7AVyRM

Dankon, Paŭlo. Estas mirinde, sed mi, neniom estante surdulo, eĉ en via ekzemplo aŭdas nur [grem] :( Nu, eble mi povus _devigi_ min ekaŭdi ion proksiman al [grejm], sed neniuokaze [gréjam]. Krome, mi sentas, ke la familinomo ambaŭfoje estis prononcita kiel [gri], sen la fina [n] ! Ĉu mia komputilo fuŝas? Aŭ ĉu la problemo estas en mi mem?
Sed kiun varianton de esperantigo de tiu ĉi nomo proponus vi?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #62784
added by soweli_Elepanto, December 23, 2017
linked by soweli_Elepanto, December 23, 2017
linked by glavsaltulo, October 3, 2020
edited by soweli_Elepanto, July 20, 2024