
daŭrigopovo ➜ asertivopovo / asertiveco / asertivkapablo [?]

Dankon!
Vi prave rimarkigas, ke "daŭrigopovo" estas netaŭga traduko. Mi tamen preferas uzi oficialan vorton. "Persisti" estas fundamenta vorto.

Durchsetzungsvermögen = self-assertion / self-assertiveness [Langenscheidt]
Ĉu "povo konvinki" ?

Nu, mi tradukis la germanan frrazon. Durchsetzungsvermögen estas en la nederlanda "doorzettingsvermogen", persistemo aŭ eble persisteco.
Por la angla "assertiveness" mi trovis la nederlandan "zelfbewustzijn" (memkonscio). El la difinoj de la angla vorto mi komprenas, ke ĝi ankaŭ signifas "geldingsdrang" (influemo, trudemo, regemo, ĉefrolemo laŭ la traduka vortaro EO-NL-EO).
Por "assertief" tiu vortaro donas "memcerta, memkonfida".
Do "memcerteco, memkonfido, praviĝemo, konvinkemo" ŝajnas al mi akcepteblaj tradukoj de la angla vorto.
Ĉu ni povas interkonsenti pri "konvinkemo"?

Ankaŭ laŭ mi la germana „Durchsetzungsvermögen” kaj la angla „assertiveness” ne estas egalsignifaj. Kaj mi do sugestas aldoni du frazojn. Unu kun „persistemo”, unu kun „memkonscio”.

Mi kredas, ke, ĉi-okaze, "konvinkemo" pli taŭgas ol "persistemo".

Bone, mi tradukis la anglan frazon #3366757 per konvinkemo, kaj lasis "persistemo" en la traduko de la germana frazo.
Dankon al vi ambaŭ pro viaj konsiloj.

Miaparte, ne dankinde.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3376256
added by GrizaLeono, January 23, 2018
linked by GrizaLeono, January 23, 2018
linked by PaulP, January 23, 2018
unlinked by PaulP, January 23, 2018
edited by GrizaLeono, January 23, 2018
linked by PaulP, June 20, 2020