
tualeton -> necesejon

Mi scias tiel, ke tualeto estas sinonimo uzata. En mia vortaro gxi trovigxas

"tualeto" estas ankaŭ en mia vortaro (por germanoj)
kaj en Plena Ilustrita Vortaro
tamen, kun tute alia signifo ol necesejo:
----------------------------------------------------------------------------------------------------------
tualeto
1 Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti kaj aperi en societo
2 Tuto de la aranĝoj kaj agoj, per kiuj oni zorgas
pri la purigado kaj beligado de la haŭto, la kombado de la haroj
----------------------------------------------------------------------------------------------------------
tualetejo
1 Ĉambreto, destinita por la tualetado.
2 Ĉambreto, en kiu la aktoroj sin vestas kaj ŝminkas.
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ni komparu kun
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------
necesejo
Loko destinita por feki kaj urini.

Bedaurinde vi pravas, cxar en la cxiutaga praktiko oni uzas la vorton en ambau signifo. Se mi ie demandas en publika loko, ke kie trovigxas la toaleto, oni certe komprenos, kion mi pensas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Aleksandro40, December 21, 2010
linked by Aleksandro40, December 21, 2010
linked by Aleksandro40, September 19, 2014
edited by Aleksandro40, October 1, 2014
edited by Aleksandro40, October 2, 2014