
Kial "laborantas" ? Ĉu ne sufiĉus "laboras" ? Kaj poste, vi forgesis "pli" ? "Ankaŭ" povas esti "tial" aŭ "pro tio", pli bone ol "do", kvankam mi bone komprenas. Mi estas franca, kaj vi ?
Korajn salutojn.
Petro

Mi estas flandro, sed mi scipovas la francan.
En la flandra ni diras "ik ben aan het werk" (mi laborantas/ mi estas laboranta) aŭ "ik ben bezig met werken" (proksimume: mi estas okupata de laboro - je suis en train de travailler... eble tio estas "belga franca" :)
En la angla oni tre ofte uzas similan verban formon, kiun mi kutime tradukas per la simpla prezenco. Ĉi-foje mi uzis la malsimplan formon por klarigi, kial mi ne havas la tempon telefoni.
Per "ankaŭ" oni esprimus, ke krom ĉi tiu telefonado okazos plia, sed la franca vorto "aussi" havas ankaŭ alian sencon laŭ mia kompreno. Strange: oni foje uzas "ook" (ankaŭ) en la nederlanda, precize kiel en ĉi tiu franca versio de la frazo. Tion ni ne farus en "mia" flandra.
"Tial" miaopinie ankaŭ taŭgus, sed mi ne vidas, kial "kial" pli taŭgus ol "do". Ambaŭ esprimas logikan ligon, ĉu ne?

Mi estas nek franco, nek flandro.. nur germano ;-) Do ŝajnas al mi tute taŭga. Almenaŭ, se mi komparas kun la angla frazo. "Mi nun laboras" sufiĉe klare komunikas, tion, kion vi volas esprimi per "mi laborantas", sed mi jam komprenis, ke vi ŝatas "participumi" kaj ŝparos grumbladon. :D

Al Alexander
Kara, se vi trovas, ke "laboras" sufiĉe klaras, ne hezitu aldoni tian frazon. Tiele vi helpos plenumi la celon de Tatoeba.
La participo ekzistas en nia lingvo, ni ne timu uzi ĝin, kie ĝi utilas. Kompreneble oni ne uzu ĝin en la traduko de ĉiu angla lingvo, kiu uzas similan formon. Sed ĉi-kaze mi trovis ĝin utila.

Alexander, mi serĉis, kiel oni germanigas la frazon "I am at work now", sed mi ne trovis germanan tradukon.

Tamen, bonega interŝanĝo, ĉu?
Bonan tagon al ĉiuj
Petro

Dankon, Petro1.
Tiele ni ĉiutage plu lernas ion.
Amike salutas Leo

Kiel oni germanigas la frazon "I am at work now"? Tre simile kiel oni nederlandigas ĝin. ☺
Ich bin gerade bei der Arbeit.
Ich bin gerade am Arbeiten.
Ich arbeite gerade.
(En tiuj frazoj "gerade" signifas "ĝuste nun")

Man kann diese Sätze auch ohne "gerade" verwenden; dieses Wort wirkt verstärkend.
Oni povas apliki tiujn frazojn ankaŭ sen "gerade"; tiu vorto efikas plifortige.

Estas interese, ke se oni nur iomete pli akcentas la silabon "ar", tiam "ich arbeite" ne plu simple konstatas la fakton, ke mi laboras, sed ricevas la signifon:
"Ich bin gerade in eine Arbeit vertieft, siehst du das nicht? Bitte störe mich jetzt nicht. Im Moment habe ich wirklich keine Zeit für dich." - Kelkfoje eblas per malmultaj vortoj diri multon, se oni aldonas konvenan intonacion. ☺

Traduko:
"En la nuna momento mi estas mezmeze de laboro. Ĉu tion vi ne vidas? Bonvolu ne interrompi min nun! Nun mi vere ne havas tempon por paroli kun vi."

Jes, Alexander. Dankon. La germanaj frazoj fakte tre similas la nederlandajn.
Pri tiu plifortige efiko... laŭ mi tion faras "ant" en "laborantas".

Dankon, Danepo! Pri kio vi parolas? Mi estas tute perdita antaŭ tiuj rimarkoj, foje germanaj, foje Esperantaj, kaj foje, kiel mi dirus, belgaj aŭ franca-belgaj, aŭ eĉ flandraj, kial ne? kvankam la landon Flandrujon, oni ne tiel agnoskas kiel eŭropanojn (jes! mi scias, Flandrujo ekzistas sed oni ne tre parolis en Francio pri ĝi, en lernejaj manlibroj kaj tie kuŝas la problemo pri fortaj landoj, kaj malfortaj popoloj kiel flandroj. Sed ni revenu al nia temo "kial Danepo parolas al ni pri "telefonaj alvokoj", pri kiuj oni parolis antaŭ 21 horoj (vd la supran komenton). Dankon por via atento kaj ĝis!
Petro

Dankon al Danepo. Mi ŝanĝis la verbon
Al Petro1:
komentoj principe temas pri la "ĉeffrazo". Tio estas la frazo supre de la diversaj lingvaj versioj. Ĝi estas en pli grandaj literoj. Do, ĉi tie temas pri la frazo "Mi nun laborantas, mi do poste alvokos vin."
Oni bezonas iom da tempo por trovi sian vojon en (por si) novaj retejoj, ĉu ne?
Mi memoras, ke mi iam Esperantigis la klarigajn tekstojn pri la strukturo de la retejo, sed ili verŝajne ankoraŭ ne ĉiu estas facile troveblaj, bedaŭrinde. Oni devus legi "Oftaj demandoj" (vidu tute malsupre sur la paĝo) por iom kompreni la aferojn.
Fakte la nuna versio de Tatoeba estas ankoraŭ "beta versio", ĉu ne?
Amike salutas Leo
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #8528
added by GrizaLeono, January 12, 2011
linked by GrizaLeono, January 12, 2011
linked by danepo, September 10, 2012
edited by GrizaLeono, September 10, 2012