
en kazo de -> en okazo de
aŭ pli simple: okaze de

NPIV: kazo: difinita, aparte studinda okazaĵo

Jes, efektive. Kaj ĉu vi vidis la simbolon antaŭ tiu klarigo? "juro" Ĝi estas jura termino. Vidu ankaŭ la ekzemplojn: la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon; difini jurajn sankciojn en konkretaj individuaj kazoj.
En la nuna frazo tute ne temas pri la jura "kazo", sed pri la ĝenerala "okazo".

Aliaj lingvoj simple diras en caso de, in case of, im Falle von, ili ne pripensas, ĉu temas pri mekanika kazo aŭ jura aŭ iu ajn alia. Kial komplikigi nian lingvon pli ol necese?
Mi tralegis ĉ. dek frazojn kun kazo. La plimulto de ili ne traktas jurajn kazojn.
Se vi (kaj PIV) volas limigi la vorton kazo al juro, vi troigas.

*kazo
1.
En multaj lingvoj, ĉiu el la diversaj vortformoj, kiujn alprenas nomoj laŭ sia rolo gramatika: en Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj [1].:deklinacio
Rim.: Pli ĝuste estus diri ke kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion implicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ ian „dativon“, sed esprimas ilin diverse. Sed tiuj nuancoj estas iom tro fakaj por ReVo kaj povus konfuzi la leganton, tial mi preferas lasi ilin en rimarkigo. [Sergio Pokrovskij]
2.
=okazo2 en tiu kazo mi prenas pluvombrelon; la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.
3.
=afero2.b en unu kazo (t.e. okazo), juĝisto ekzamenis 60 kazojn (t.e. aferojn) dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili [2].
Rim.: Nur la lingvoscienca senco kazo1 estas fundamenta. [Sergio Pokrovskij] (Reta Vortaro)

Ĉu do la juraj kazoj estas malpermesitaj, ĉar ne fundamentaj? Ho ve!

> Kial komplikigi nian lingvon pli ol necese?
Vi verŝajne celas "kompliki", ĉu ne? Nu, la ideo de Zamenhof estis: por unu signifo unu vorto. Tiuj, kiuj donas tri signifojn al unu vorto, tiuj komplikas la lingvon. Ne ni.

Mi nun denove traserĉis ĉiujn frazojn kun "kazo de". Rezulto: 23 frazoj kun kazo ne jura kaj ne gramatika. 13 diversaj uzantoj skribis ilin.
Speciale interesa: Carlosalberto, vi skribis la frazon # 4480243 ... en kazo de vera bezono
Ŝajnas kazo de vera bezono, pripensi la aferon. :-))

;-)

Paul: mi tralegis la NPIV iom, kaj mi trovis manplenojn da vortoj, kiuj havas pli ol unu signifon aŭ aplikon. Ĉu via aserto pri ideo (aŭ postulo ?) de Z. estas ĝusta???
Lasu al ni 13 uzantoj la liberecon uzi vorton en ĝenerala senco.

Kiu volas scii pli pri la diferenco inter kazo kaj okazo, povas legi tiun ĉi eseeton ;-)
http://lingvakritiko.com/2016/0...-kazo-de-kazo/

Mi dankas.

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #4283787
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #32848
added by Hans07, January 14, 2011
linked by Hans07, January 14, 2011
linked by martinod, November 4, 2011
linked by martinod, November 4, 2011
linked by Pfirsichbaeumchen, July 8, 2012
linked by PaulP, June 1, 2015
linked by PaulP, June 1, 2015
linked by PaulP, June 1, 2015
linked by PaulP, June 1, 2015
linked by PaulP, June 16, 2015
edited by nimfeo, April 26, 2016
edited by nimfeo, April 26, 2016
unlinked by PaulP, August 31, 2017
unlinked by PaulP, August 31, 2017
unlinked by PaulP, August 31, 2017
unlinked by PaulP, August 31, 2017
unlinked by PaulP, August 31, 2017
unlinked by PaulP, August 31, 2017
unlinked by PaulP, August 31, 2017
edited by PaulP, June 21, 2025
linked by PaulP, June 21, 2025
linked by Horus, June 21, 2025