
Ĉiu, kiu scipovas naĝi, povas naĝi trans la Maniko, ĉu ne? Sufiĉas esti en naĝejo trans la Maniko. Por anglo mi estas trans la Maniko, ...
Sed transnaĝi la Manikon - aŭ naĝi trans la Manikon, ne kapablas ĉiu ajn.
Ĉu "la" Maniko? Mi ne certe scias.

Dankon GriaLeono
Mi ŝanĝis tion al " la Manian Markolon" laŭ Vikipedio.
Oni ja uzas "la" laŭ PMEG
Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «
Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.Ij.9

Bone. Dankon. Kaj gratulon pro tio, ke vi kapablis transnaĝi la Manikan Markolon! :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #437087
added by Dejo, January 20, 2011
linked by Dejo, January 20, 2011
linked by martinod, January 20, 2011
edited by Dejo, September 25, 2015