
(eo) " sen eĉ diri ĝis! " --> " eĉ ne dirinte "ĝis !" "
au : " eĉ ne salutinte "
Povus esti "ante" anstataŭ "inte".
Kvankam kelkaj volonte uzas la prepozicion "sen" antaŭ infinitivo kaj oni tion trovas en kelkaj Zamenhofaj citaĵoj, tio estas malofta kaj tradicie rigardata kiel gramatike, aŭ, almenaŭe, stile malĝusta.

(eo) Ankaŭ eble : " Li foriris, kaj eĉ ne diris "ĝis !" ", aŭ : "" Li foriris, kaj eĉ ne salutis. "

Mi ŝategas la Zamenhofan stilon. :-))
Aldonu libere vian version.

(eo) Min ĝojigas, ke oni preferas "la Zamenhofan stilon" (ekster kelkaj specialaj okazoj, ekzemple tiam, kiam Zamenhofaj citaĵoj ne bone konformiĝas al la Fundamento de Esperanto). Sed, se mi ĝuste memoras (indus kontroli !), infinitivo post "sen" ne spegulas la kutiman stilon Zamenhofan. Pli grave : en almenaŭ tri el la Zamenhofaj "lingvaj respondoj", uzado de infinitivo post alia prepozicio ol "por" aŭ "anstataŭ" estas firme kaj insiste malrekomendata.
Tial estas pli bone, ke oni korektu la frazon 729778-an. Aldono de preferinda frazo al malĝusta aŭ malpreferinda, kiun oni konservus, ne sufiĉus por taŭga instruado al la uzantoj de "Tatoeba".

En NPIV la uzo de sen kun infinitivo estas klarigita detale, kun diversaj ekzemploj.
Ĝenerale mi ne ŝatas komplikaĵojn en nia lingvo, kiuj ne estas necesaj. Nur minimumo da reguloj estu.

(fr) Le désaccord entre "Hans07" et moi porte principalement sur l'emploi de la préposition "sen" (qui signifie "sans") en espéranto devant un infinitif à la manière du français. Cette tournure n'est nullement nécessaire en espéranto face à deux autres plus usuelles. Zamenhof la déconseillant d'une façon répétée, j'estime (bien qu'on en trouve quelques exemples sous sa plume) que nous ne pouvons la donner en modèle. Je réclame en conséquence que la phrase n° 729778 soit corrigée.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #290037
added by Hans07, January 27, 2011
linked by Hans07, January 27, 2011
linked by PaulP, February 20, 2017
edited by PaulP, July 30, 2024