
bonos -> belos
Estas bona lingvo, sed bela vetero, ĉu ne?

Hm. Bona vetero, bela vetero — diskuteblas, ĉu ekzistas diferenco.

Vi pravas, Aleksandro, bona vetero kuŝas en PIV!
Laŭ mi la diferenco estas, ke "bona" esprimas, ke la vetero estas favora, dum "bela" diras, ke la vetero aspektas kvieta, sennuba. Sed ĉu tiu diferenco gravas? Laŭ mi, ne vere.
Eble mi plu vidos la veteron bela, dum Leono vidos ĝin bona.

Rilate al Esperanto la afero estas facila: Ĝi estas kaj bela kaj bona lingvo, ĉu ne? ☺

@nimfeo
Mi konsentas kun vi, ke eblas vidi diferencon, kaj mi imagas tiun diferencon tre simile kiel vi. Laŭ mia kompreno bela vetero inkluzivas sunbrilon, dum bona vetero povas esti sensuna, se ĝi samtempe estas senpluva, senŝtorma, konstanta. Aldone la temperaturo estu konforma al tio, kion mi intencas fari dum la koncerna tago. Skribante, ke bona vetero estas favora vetero, vi tre bone trafas la esencon de la afero. Se mi volas skii, frosto kaj neĝado estas bona vetero. Se mi volas bicikli, la sama vetero ŝajnas al mi nebona, ĉar malfavora. Certe por terkulturisto eĉ pluva vetero estas bona, se ĝi okazas en la ĝusta tempo.
Kaj tamen mi supozas, ke en la ĉiutaga lingvo oni ofte ne pensas pri tiuj detaloj kaj uzas "bela vetero" kaj "bona vetero" pli aŭ malpli samsignife, preferante unu el ili laŭ la kutimo de la unuopa lingvo.

Vi bele parolas, kaj viaj vortoj estas bonaj.

Mi nun ne havas la tempon por detale legi ĉiujn komentojn. Mi vidas, ke la malrekte ligita pola frazo uzas "dobra", do "bona".
Nu, tio ne tre gravas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #521804
added by GrizaLeono, February 20, 2011
linked by GrizaLeono, February 20, 2011
edited by GrizaLeono, December 3, 2014