
Kial mezuma ? -uma signifas nepreciza, plej bone estos "meza", t.e. meze inter nulo kaj plena noto. Ĉu vi konsentus? Se jes, ŝanĝu la vorton, mi petas.
Afable
Petro

Ne, mi ne konsentas. Mezumo estas meznombro, nombro iel tipa al aŭ pli-malpli meza en iu aro. Ĝi povas situi ankaŭ sub aŭ super la mezo de iu skalo. Se, ekzemple, la notoj estas inter 0 kaj 10, la mezumo de la notoj donitaj (de instruisto aŭ de iu alia) povas esti 8 aŭ 3, kvankam la mezo de la skalo estas 5.
Cetere, -uma ne signifas "nepreciza", kvankam ĝia signifo ne estas preciza, t.e. antaŭe precizigita. Oni devas aparte lerni la vortojn derivitajn per -um.

Ĉar la simpleco similas, laŭsence, al la toleremo, mi konsentas. Tial mi proponis "meza", kiu certe taŭgus. Mi petas vin plenigi vian profilon, kiel konsilinde, por ke mi sciu pli pri vi. Mi nur scias, ke Finnlando estas bela lando, kiel Francio, cetere. Sen rankoro, ĉu ne ?
Ĝis aliaj pluaj debatoj!
Petro
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #243705
added by ondo, February 24, 2011
linked by ondo, February 24, 2011
linked by Petro1, September 13, 2012