
Lastnokte mi panikiĝis.Aŭ,lastnokte mi estis panikita.

Jes. Antaŭ kelkaj semajnoj mi malkovris, ke "paniki" estas transitiva. En mia gepatra lingvo la simila vorto estas netransitiva.
Dankon!

Kara Verbum,
mi ĵus vidis, ke vi estas relative nova ĉe Tatoeba. Bonvenon!
Min ĝojigas, ke plia ne-okcidentano venas plifortigi la Esperantistaron ĉe Tatoeba!
Mi deziras al vi multan sukceson.
Se vi opinias, ke mi povas helpi vin, ne hezitu kontakti min.
Amike salutas Leo

Kara Leo,
mi ŝatus vidi la tradukon de tiu frazo en via lingvo.
Germane ja ne ekzistas verbo el la substantivo "Panik". Ĉu en la nederlanda?

Al Manfredo:
"Ik panikeerde verleden nacht" aŭ "Verleden nacht was ik in paniek"
Pri la gramatiko de tiu verbo en la nederlanda vidu http://www.mijnwoordenboek.nl/werkwoord/panikeren

Dankon, Leo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #605381
added by GrizaLeono, April 1, 2011
linked by GrizaLeono, April 1, 2011
edited by GrizaLeono, October 17, 2012
linked by al_ex_an_der, October 17, 2012
linked by marcelostockle, June 28, 2013
edited by GrizaLeono, May 21, 2017