
li/ŝi ?

Mi dubas, ĉu li/ŝi plaĉos al la administrantoj: oni ne rajtas aldoni ion inter krampoj, kaj "li/ŝi" suspektinde similas al "li (ŝi)", ĉu ne?
Pri tio: iam mi legis artikolon pri DTL, la tradukmaŝina eksperimento farita en Nederlando antaŭ multaj jaroj, subvenciita de Eŭropa Komunumo. La programaro uzis "adaptitan Esperanton" kiel interan lingvon. Min tre interesis la "adaptoj" faritaj al Esperanto.
Fakte la nombro da necesaj adaptoj estas rimarkinde malgranda. Li/ŝi estis unu el tiuj adaptoj. En kazoj, kia ĉi tiu, oni ne vere disponas pri vorto, kiu NE esprimas la sekson de la singulara tria persono. Kutime oni uzas "li" klarigante, ke en tiaj ĝeneralaj frazoj, "li" ne esprimas sekson. Se mi bone memoras la programistoj uzis "ŝli" aŭ eble "ri".
Male, inversa, sed eĉ pli grava manko por ili estis "ili", kiu povas indiki virojn, virinojn aŭ aĵojn. Ankaŭ por tiu problemeto ili aldonis vorteton.
Mi ĵus provis trovi la interretan adreson de tiu artikolo, sed ĝi bedaŭrinde malaperis kune kun Compuserve.
Se ĝi interesegas vin, mi provus trovi ĝin en malnova komputilo.

(eo) Laŭ mia opinio "li/ŝi" ne estas ebla en normala, porhoma Esperanto, char "/" ne apartenas al la skribsistemo de tiu lingvo (krom kiel unu el la eblaj formoj de la intervortera streketo). Ĝi ja estas nek litero, nek interpunkciaĵo, nek ia ajn alispeca skribero (krom... [vidu mian lastas interkrampaĵon !]). En interkonsentita pormaŝina sistemo oni povas skribi ion ajn, pri kio oni antaŭe interkonsentis, sed ni ĉi tie volas kaj devas skribi en normala, porhoma lingvaĵo. Ofte oni povas simple diri : "li".
Se oni volas kontentiĝi nek per vorto seksomontra ("li" aŭ "ŝi"), nek per trivortaĵo ("li aŭ ŝi"), oni povas uzi la substantivon "homo" au pronomojn el la serio de "iu", tamen ne plene libere. Ekzemple : "Estas malfacile ami iun [aŭ : "iun homon"], kiam oni ne scias, ĉu [au "ke", kun iom alia signifo] tiu amas onin tiom, kiom oni tiun amas." Tiel diri ne estas tre agrable flue ; mi prefere dirus : "...kiom oni lin aŭ ŝin amas." Ofte oni povos simple diri : "li".

Kial ne la seksneŭtrala ĝi?
Malfacilas ami iun, kiam vi ne scias, ke ĝi amas vin tiom, kiom vi amas ĝin.
aŭ eĉ "tiu":
Malfacilas ami iun, kiam vi ne scias, ke tiu amas vin tiom, kiom vi amas tiun.
Ne en la Fundamento estus skribi ŝli

Kara Alekso, via dua propono plaĉas al mi. Mi ŝanĝis la frazon laŭ ĝi.
Dankon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #923326
added by GrizaLeono, June 4, 2011
added by GrizaLeono, June 4, 2011
edited by GrizaLeono, June 15, 2011
edited by GrizaLeono, June 15, 2011
edited by GrizaLeono, March 7, 2014