
Miaj gepatroj ekspektas de mi → Miaj gepatroj atendas de mi

Laŭ mia opinio "ekspekti" pli bone esprimas la situacion - ĉar la gepatroj ja ne simple atendas, ĝis ilia ido iros al la universitato, sed ili esperas kaj postuletas, ke ri faros tion.

Mi scivolas: en kiu vortaro troveblas tiu verbo «ekspekti»? Mi vidas gin, nek en PIV-2005, nek en Revo.
Tial mi opiniis, ke «atendi» pli taŭgas.

Troveblas ĝi ekzemple ĉe "vortaro.info", kiu bedaŭrinde nur estas germana-esperanta-vortaro; sed tre ampleksas. Ĝenerale mi pli fidas la presitajn vortarojn, ekzemple de Erich-Dieter Krause, kiun mi kutime uzas. (Bedaŭrinde mi mem ne posedas PIVon)
Aldonindas, ke "ekspekti" pli malpli sinonimas al "atendi". Ĝi simple estas iomete pli preciza (precipe por tiu ĉi frazo laŭ mia opinio) kaj kunhavas la signifon "esperi" kaj "postuleti", kiel mi jam diris.
P.S.: En ReVo almenaŭ trovelblas la vorto "ekspekto", sed mi povas certigi al vi, ke la radiko "ekspekt-" ne nur estas uzata kiel matematika faktermino.

@jxan: Ankaŭ mi konsentas al dominiko.
Mi ne povas kredi, ke verbigi la radikon "ekspekt-" signifas tion, kion vi deziras eldiri, ĉar tiu radiko ja estas termino de statistika matematiko kaj ne havas alian signifon.
Amike

Ankaŭ en PIV-2005 troveblas la vorto «ekspekto» sed nur kun la sama matematika signifo ol en Revo.
Nu tiel estas la internacia lingvo, kun malsamaj vortoj in ĉiuj vortaroj :-)

ekspektas -> atendas

mi cedas...
amike, ĵan

Sed atentu la kritikan notojn pri PIVo de Bertilo Wennergren:
"Tute forestas la ne malofte uzata verbo “ekspekt/i”. Ĝi devus aperi kiel aparta homonima kapvorto (verŝajne kun indiko pri evitindeco) kun la difino “= atendi 4” (eble ankaŭ “atendi 3”)."
(http://de.bertilow.com/piv/index.html?s=x)
Do eble "ekspekti" estas evitinda, sed certe ekzistas en la (de mi) celata sifnifo.

@ sowheli_Elepanto: Jes, kail ne? "Studentiĝos" plaĉas al mi. Vi ja povus aldoni ĝin kiel memstara varianto!
@ xeklat: Ĝuste pri tio temas mia komento! Se vi rigardas la ligitan retpaĝon, vi vidos, ke Wennergren kritikas pri PIVo, ke tute mankas noto pri la verbo "ekspekti", kiu estas "ne malofte uzata" (do PIVo enhavu ĝin) kaj signifas pli malpli la sama kiel "atendi".

Jes, vi pravas. Dankon!

> (Bedaŭrinde mi mem ne posedas PIVon)
Vi povas konsulti ĝin rete: http://vortaro.net/
La presita PIVo (de 2005) kaj la reta estas tute egalaj, mankas nur la bild(et)oj.
La uzo estas senpaga. Necesas nur je la unua fojo indiki retadreson (E-Mail) kaj mem elekteblan pasvorton.

Fakte mi eĉ jam registriĝis tie, sed tute forgesis pri ĝi.
Dankon por rememorigi min pri ĝi!
Amike, ĵan
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #960274
added by jxan, June 27, 2011
linked by jxan, June 27, 2011
linked by sacredceltic, June 27, 2011
edited by jxan, March 10, 2013
edited by jxan, March 11, 2013